Fokusoj de la Semajno (Jun. 16)

(GMT+08:00) 2017-06-16 10:43:41     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de la Federacio Internacia de Futbala Asocio Gianni Infantino merkrede en la Granda Popola Halo en la centro de Pekino.

Xi, avida futbala fano, rimarkigis, ke la ĉina registaro atribuis grandan gravecon al la disvolvado de futbalo kaj donis fortan kaj konsekvencan subtenon al la sporto, kvankam Ĉinio restis postiĝinta longe malantaŭ tradiciaj futbalaj potencoj dum jaroj laŭ enlanda populareco de la sporto kaj kompetenteco sur la tereno.

Xi diris, ke Ĉinio diskonigas la filozofion de futbalo en la tuta socio. Ankaŭ la reformo de la administra sistemo pri sporto bone iras. Estas pli da klopodoj por junulaj programoj de futbalo, la konstruo de futbalejoj kaj internaciaj interŝanĝoj. La ĉina registaro esperas altigi la normon de ĉina futbalo paŝon post paŝo kaj doni subtenon al la serĉado de la ĉina revo. Xi ankaŭ dankis prezidanton Infantino por lia subteno al disvolvado de futbalo en Ĉinio.

Infantino alte taksis la vidpunkton de Xi pri la disvolvado kaj reformo de futbalo. Li diris, ke Ĉinio estas alta prioritato en la tutmonda disvolva strategio de la Federacio Internacia de Futbala Asocio.

Ĉinio kaj Panamo subskribis komunan komunikaĵon marde pri la starigo de diplomatiaj rilatoj.

Laŭ la komunikaĵo, la Ĉina Popola Respubliko kaj la Panama Respubliko, konforme al la interesoj kaj deziro de la du popoloj, decidis agnoski unu la alian kaj establi diplomatiajn rilatojn sur la ambasadora nivelo ekde la dato de subskribo de ĉi tiu komunikaĵo.

La komunikaĵo diris, ke la du registaroj konsentas disvolvi amikajn rilatojn inter la du landoj surbaze de la principoj de reciproka respekto pri la suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, ne-interveno en alies internajn aferojn, egaleco, reciproka profito kaj paca kunekzisto. La registaro de la Panama Respubliko agnoskas, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio.

La komunikaĵo diris, ke la registaro de la Panama Respubliko rompas "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano kaj promesas ne havi plu oficialajn rilatojn aŭ oficialajn interŝanĝojn kun Tajvano. La registaro de la Ĉina Popola Respubliko aprezas tiun starpunkton de la registaro de la Panama Respubliko.

Ĉinio kaj Panamo konsentis, ke la principo de unu Ĉinio estas la fundamenta premiso kaj la politika bazo, sur kiu la du landoj povas starigi diplomatiajn rilatojn kaj disvolvi duflankajn rilatojn.

Ĉinio marde emfazis la gravecon de elradikigo de malriĉeco por antaŭenigo kaj protekto de homaj rajtoj, dirante, ke efektive redukti kaj elimini malriĉecon estas komuna defio de la internacia komunumo.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la UN en Ĝenevo, marde publikigis komunan deklaron titolitan "Kunigi Manojn por Redukti Malriĉecon, Antaŭenigi kaj Protekti Homajn Rajtojn" en la nomo de pli ol 140 landoj en la 35a Sesio de la Homrajta Konsilio de la UN.

Ma rimarkigis, ke en la tuta mondo pli ol 800 milionoj da homoj ankoraŭ vivas en malriĉeco, kaj restas malfacila tasko antaŭ atingo de la celo de tutmonda malriĉec-reduko.

Li alvokis ĉiujn landojn kunigi manojn kaj labori kune, fari senĉesan klopodon por atingi la celon de elradikigo de malriĉeco en frua dato, kaj kune konstrui komunumon de komuna estonteco de la homaro, kiu estas libera el malriĉeco kaj ĝuas komunan daŭripovan disvolvadon.

Tiucele, la altranga ĉina diplomato proponis, ke ĉiuj landoj devas unue akceli daŭrigeblan disvolvadon, kaj la demandoj pri redukto kaj elimino de malriĉeco, ekonomia, socia, kultura kaj media disvolviĝo kaj protekto de homaj rajtoj devas esti solvitaj en ampleksa kaj kunordigita maniero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin