Ĉinio starigis la fenestron por ĵeti sian portoraketon Changzheng-5 Y2 inter la 2a kaj la 5a de julio, laŭ la Ŝtata Administracio de Scienco, Tekniko kaj Industrio por Nacia Defendo.
Portante la komunikan sateliton Shijian-18, la raketo estis vertikale transigita al la lanĉejo en la Wenchang-a Kosmodromo en la ĉina suda provinco Hainan lunde.
Shijian-18 provos procezojn por la novaj satelitoj Dongfanghong-5 kaj efektivigos enorbitajn eksperimentojn.