Dongzgez Chinbu, respondeca por la estonteco

(GMT+08:00) 2017-06-26 10:39:59     Redaktoro:祃璟琳

Dongzgez Chinbu,  ĉefo de la Gesanghua Laktaĵa Kompanio de Gologa Aŭtonoma Subprovinco de Qinghai-provinco

Sur la Qinghai-Tibeta altebenaĵo,poefago estas unu el ĉefaj dombestoj de lokaj tibetanoj. Ĝi estas aparta "veturilo" sur la altebenaĵo kaj ankaŭ alportas bongustajn lakton kaj laktaĵojn al paŝtistoj. Dongzgez Chinbu, ĉefo de la Gesanghua Laktaĵa Kompanio de Gologa Aŭtonoma Subprovinco de Qinghai-provinco, ne nur vidis komercan ŝancon en la bongustaĵo, sed ankaŭ riĉigis lokajn paŝtistojn per la laktaĵa produktado.

50-jara Dongzgez Chinbu estas bela kaj optimisma kiel aliaj tibetaj virinoj, ŝi havas apartan firmecon kaj memfidon. En 1985, 18-jara Dongzgez Chinbu eniris en lokan ŝtatan laktaĵan entreprenon. Tiam ŝi neniam pensis, ke la fabriko falis en likvidadon post preskaŭ 20 jaroj kaj ŝi mem establis sian propran laktaĵan kompanion en 2009.

jogurto produktita de Dongzgez Chinbu

En 2004, malriĉeco kaj ĝenado pri sola edukado de la filo stimulis ŝin fari entreprenadon. Dank' al multjara spertado pri laktaĵa produktado Dongzgez Chinbu fiksis la entreprenadon en la de ŝi plej konata jogurto de poefaga lakto.

"Mi pensas, ke Golog havas bonajn resursojn de lakto kaj mi havas spertojn kaj teknikon, mi ne povas forlasi la resurson. Komence mi havis nur 3 000 juanojn kaj nur povis produkti la jogurton en hejmo. Ĉiutage mi vendis jogurton survoje. En malvarmega vintro, la temperaturo estis nur 27 gradoj sub nulo kaj la vendado estis tre peniga."

Dongzgez Chinbu, decidema kaj brava, investis la tutan deponaĵon de 3 000 juanoj en fabrikejo de poefaga jogurto. Tago-post-tage, ŝi vidis esperon el la malgranda entreprenado kaj ricevis la unuan kapitalon en 2009.

"En 2009, la loka departemento pri homaj resursoj de Golog iniciatis politikon pri malgranda garantiata prunto. Ĝenerale ĉiu pruntanto povas peti 50 mil juanojn, sed ili donis pruntojn de 200 mil juanoj al mi pro mia diligenteco. Kun la pruntoj, mi konstruigis la fabrikon de jogurto, nun ni produktas pli ol dudek specojn de altebenaĵaj karakterizaj produktoj."

Kun la unua kapitalo, Dongzgez Chinbu establis la Gesanghua Laktaĵan Kompanion. Sekve de normaligo de produktado kaj vendado, ŝi aĉetis testajn instalaĵojn por strikte kontroli la kvaliton.

"Komence nia fabriko havis nur 7 laborantojn kaj ni ne havas bonajn ekipaĵojn. La produktkvanto estis malgranda. En 2010, mi aĉetis testajn instalaĵojn valorajn je 800 mil juanoj. Ĝis nun mi investis sume tri milionojn da juanoj por la testaj kaj kontrolaj ekipaĵoj."

La profito sendube estas la celo de entreprenoj, tamen Dongzgez Chinbu opinias, ke bonkvalita kaj origina laktaĵo estas la plej bona rekompenco al la herboriĉa ebenaĵo. Natura jogurto bezonas altkvalitan lakton. En 2014, la registaro de gubernio Maqin de Gologa Aŭtonoma Subprovinco forte evoluigis kunlabora agentejon, kiu kolektas resursojn de paŝtistoj kaj rekte kontaktas kun entreprenoj por negoco. Tio solvis maltrankvilon de Dongzgez Chinbu pri sezona manko de lakto kaj kvalito de la aĉetita lakto.

"Antaŭe ni aĉetis lakton el individuoj kaj ĉiutage aĉetis dudek aŭ tridek kilogramojn da lakto el ĉiu familio. Nun la registaro kolektis la lakton kaj establis kunlabora agentejo de paŝtistoj kaj la kunlaboran agentejon rekte kontaktiĝas kun entreprenoj pri provizado kaj kolektado. La kunlabora agentejo ankaŭ trejnas paŝtistojn pri lakta kvalito kaj higieno. La lakta kvalito estis multe altigita."

Nun la laktaĵa kompanio Gesanghua ne nur kunlaboras kun kvin kunlaboraj agentejoj por aĉeti lakton, sed ankaŭ trejnas paŝtistojn en kontrolo de lakto-kvalito. Dongzgez Chinbu serioze meditas pri la socia respondeco de la kompanio kiel reala entreprenisto. Julie ĉijare la de ŝi investita fabriko de poefaga polvorigita lakto oficiale ekproduktos kaj ĉifoje ŝi pensis ne nur pri disvolviĝo de la entrepreno, sed ankaŭ pri elimino de malriĉeco kaj kuna riĉigo de lokaj paŝtistoj.

"Nun la produktado de jogurto ne povas kontentigi bezonon de la merkato.Mi vidis la grandan potencialon de la merkato de polvorigita lakto kaj pensis, ke tio multe riĉigos la lokajn paŝtistojn. Ekde 2015, mi konstruis fabrikon de infana poefaga polvorigita lakto en la industria ĝardeno de Golog. Nun la kompanio de jogurto riĉigis 1 000 paŝtistojn kaj la konstruata fabriko de poefaga polvorigita lakto multigos 130 postenojn kaj riĉigos 4 000 paŝtistojn."

Nun Dongzgez Chinbu dediĉis plejparton de sia tempo en la fabriko de infana poefaga polvorigita lakto. La baldaŭ konstruita fabriko estos kelkoble granda ol la antaŭa fabriko de polvorigita lakto, kie Dongzgez Chinbu laboris je preskaŭ 20 jaroj. En la malplena fabrikodomo Dongzgez Chinbu senĉese parolis pri la perspektivo de la aŭtomatika produktlinio en la estonteco. Nun ŝiaj produktoj estas vendataj en Xining, Ŝanhajo kaj Hangzhou, ŝi planas, ke estonte Gesanghua floras en pli multaj urboj kaj pli multaj paŝtistoj ĝuas profiton alportitan de ŝia kompanio Gesanghua.

"Ekde la jaro 2015, ĉiu vendita botelo de jogurto kontribuas 0.5 juanon al lokaj orfoj kaj handikapitaj infanoj. Nun nia entrepreno helpis sume 80 handikapitajn infanojn kun la investo de preskaŭ du milionoj da juanoj. Mi opinias, ke mi devas respondeci pri mi mem, pri la socio kaj ankaŭ pri la infanoj, kiuj signifas la estontecon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin