Fokusoj de la Semajno (Jun. 30)

(GMT+08:00) 2017-06-30 14:40:08     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio tute kapablas atingi la ĉefajn celojn de ekonomia kresko de la kuranta jaro danke al stabila transiro de la ekonomio. La ĉina ekonomio fariĝis pli stabila kaj daŭripova kaj akiris progreson en restrukturado kaj altigo de efikeco. Tion Li diris dum parolado en la malferma ceremonio de la Jara Kunveno de la Novaj Ĉampionoj de 2017, aŭ la Somera Davos-Forumo, en la ĉina nordorienta havenurbo Dalian.

La registaro fiskis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5% por la tuta jaro, kaj samtempe promesis serĉi pli bonajn rezultojn en reala ekonomia laboro. Krome, Ĉinio tenos la kreskon de konsumantara prezindico je ĉirkaŭ 3% kaj la registritan senlaborecon en urboj je malpli ol 4,5%.

La dua ekonomio de la mondo realigis la atenditan kreskon en la unua jarkvarono, kun pliigo de la malneta enlanda produkto per 6,9% kompare kun la responda periodo de la lasta jaro, la plej rapida kresko en 18 monatoj. Kelkaj financaj institucioj, inkluzive de la Internacia Mona Fonduso, ĝisdatigis sian prognozon pri Ĉinio, ĉar amasiĝas novaj impulsoj kaj progresas la ekonomia reekvilibrigo.

Li atribuis la bonegan rezulton al la ekonomia restrukturado de la lando. Li diris, ke Ĉinio ne prenis fortajn stimulajn rimedojn nek sekvis la malnovan vojon akcelatan de investado kaj dependan de resursoj, sed strebis por novigo kaj reformo en la kreskigo kaj ekonomia transformiĝo al konsumado kaj servoj. Li aldonis, ke Ĉinio antaŭenpuŝos plu sian proviz-flankan strukturan reformon, simpligos administron, transdonos potencon al pli malaltaj niveloj, donos pli facilan merkataliron, antaŭenigos entreprenadon kaj novigadon, reduktos saturitajn sektorojn kaj stimulos konsumadon.

Rusaj amaskomunikiloj raportis marde, ke rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Igor Morgulov diris, ke Rusio jam kompletigis vojmapon por solvado de la problemo de la Korea Duoninsulo kaj volas labori kun partner-landoj por antaŭenigi efektivigon de la vojmapo.

La novaĵ-agentejo Hodiaŭa Rusio raportis, ke Rusio iniciatis serion da rimedoj por solvi la problemon de la duoninsulo, kun la definitiva celo starigi mekanismon de longedaŭra paco en Nordorient-Azio. Morgulov diris, ke ĉiuj partioj devas montri sindetenon kaj reciprokan ne-provokon, diskuti ekde fundamenta principo de interrilatoj, ekzemple pri reciproka ne-agreso kaj ne-uzo de armitaj fortoj. Samtempe, la internacia komunumo devas doni al Nord-Koreio garantion de sekureco por ke ĝi rezignu nukleajn kaj misilajn aktivecojn.

Morgulov akcentis, ke unue, Usono kaj Nord-Koreio devas komenci dialogon por pace solvi la problemon de la duoninsulo.

La Eŭropa Unio merkrede decidis longigi ekonomiajn sankciojn kontraŭ Rusio per ses monatoj ĝis la 31a de januaro, 2018, dirante, ke Minskaj Interkonsentoj ankoraŭ ne estis komplete efektivigitaj.

La ekonomiaj sankcioj estas direktitaj kontraŭ la rusaj sektoroj de financo, energio, defendo kaj milit-civilaj produktoj, kaj la enhavoj inkluzivas limigon de la aliro de rusaj gravaj ŝtataj kompanioj al primaraj kaj sekundaraj kapitalmerkatoj de la EU kaj malpermeson de eksporto kaj importo en armila komerco.

En julio de 2014 la Eŭropa Unio enkondukis ekonomiajn sankciojn kontraŭ Rusio pretekste, ke ĝi kreis necertecon en orienta Ukrainio. Poste la EU pliigis enhavojn de la sankcioj en la sama jaro kaj kelkfoje renovigis la sankciojn. Rusio prenis kontraŭrimedojn, inkluzive de restrikto de importo de agrikulturaj produktoj el la EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin