Je la 9a horo de la mateno, Lam Cheng Yuet-ngor ĵuris kiel ĉefadministranto de Hongkonga Speciala Administracia Regiono. Lam faris la ĵuron antaŭ ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu faris kontrolon super la enoficiĝa ceremonio.
Xi diris, ke "unu lando, du sistemoj" estas pionira iniciativo de Ĉinio kaj estas senprecedenca en la homa historio. Tio estas esploro kaj trarompo fare de antaŭuloj per eksterordinara kuraĝeco, kaj ni postuloj devas praktiki kaj disvolvi ĝin per firma volo. Xi elmetis kvar proponojn por pli bone plenumi la aferon "unu lando, du sistemoj", nome ĝuste teni la rilatojn inter "unu lando" kaj "du sistemoj"; ĉiam plenumi laŭ konstitucio kaj la baza leĝo; ĉiam zorgi pri disvolvado, kiu estas la ĉefa afero de ni; ĉiam protekti harmonian kaj stabilan cirkonstancon de nia socio.