Fokusoj de la Semajno (Jul. 07)

(GMT+08:00) 2017-07-06 17:04:06     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Marde en Moskvo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin promesis konstrui fortan ĉina-rusan rilaton en stabiligilon de paco kaj stabileco de la mondo, ĉar iliaj du landoj celas pli striktan kunordigon por pli bona mondo.

La du ŝtatestroj ankaŭ konsentis fari la duflankan rilaton, priskribitan de Xi kiel plej bona en historio, la helico por la disvolviĝo de la du landoj.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Rusio estas bonaj najbaroj, amikoj kaj partneroj. Li diris al Putin dum ilia interparolo en la Kremlo, ke la duflanka ampleksa strategia partnereco de kunordigo konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, prezentas fortan vivecon kaj grandegan potencialon de disvolvado kaj povas rezisti la provon de internaciaj sortoŝanĝoj. Kontinua, sana kaj stabila disvolviĝo de la ĉina-rusaj rilatoj helpas konservi la sekurecon kaj stabilecon de la du landoj, akceli iliajn disvolvadon kaj revigligon kaj protekti la pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Xi laŭdis duflankajn rilatojn kiel la plej bonajn en historio, citante, ke Ĉinio kaj Rusio donis firman subtenon unu al la alia en demandoj koncernaj al iliaj respektivaj kernaj interesoj, bone akordigis la de Ĉinio proponitan iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj la de Rusio gvidatan Eŭrazian Ekonomian Union, efektivigis prosperan kunlaboron en vastaj kampoj, kaj subtenis proksiman, efikan kunordigon pri internaciaj kaj regionaj aferoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia rusa kolego Sergei Lavrov diris marde en Moskvo, ke la du landoj estas serioze maltrankvilaj pri la lastatempa ĵeto de balista misilo fare de Pjongjango, urĝante efektivigon de dialogo kaj la duvoja maniero proponita de Ĉinio por mildigi la nunan alfrontadon sur la Korea Duoninsulo.

La Korea Demokratia Popola Respubliko anoncis marde matene, ke ĝi ĵetis balistan misilon.

Wang kaj Lavrov diris en komuna deklaro, ke la misil-ĵeto estas neakceptebla kaj serioze malobservis koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Ili urĝis per fortaj esprimoj la Korean Demokratian Popolan Respublikon strikte observi la menciitajn rezoluciojn, dirante, ke la internacia komunumo devas preni kolektivajn rimedojn por pace trakti la nunan krizon anstataŭ puŝi ĝin al armitaj konfliktoj. La du diplomatoj aldonis, ke por pruvi sian pretecon por senkondiĉa dialogo, koncernaj landoj devas sin deteni anstataŭ fari provokojn.

Ĉinio kaj Rusio proponis la duvojan manieron prezentitan de Pekino por antaŭenigi sennukleigon kaj starigon de paca mekanismo paralele.

Vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj germana ĉefministro Angela Merkel merkrede ĉeestis la oficialan malferman ceremonion de la Pando-ĝardeno en la Berlina Zoo.

Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme salutitaj de Merkel, kiam ili atingis la zoon. Ili kune piediris al la Pando-ĝardeno laŭ la vojo ornamita per ruĝaj lanternoj.

En la malferma ceremonio, Xi diris, ke li ĝojas vidi, ke Meng Meng kaj Jiao Qing, du grandaj pandoj el Sichuan-provinco de Ĉinio, debutas al la germana publiko kaj havas novan kaj belan hejmon tie. Tio havas gravan signifon por rekomenci la ĉina-germanan kunlaboron pri protekto kaj esploro de granda pando okaze de la 45a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi esperis, ke Meng Meng kaj Jiao Qing servos kiel novaj ambasadoroj por akceli amikecon inter la du popoloj, kaj esprimis dankon al la ĉinaj kaj germanaj fakuloj kaj laborantoj por ilia diligenta laboro.

Merkel diris, ke la germana popolo faris grandajn klopodojn por doni komfortan hejmon al la longe atenditaj grandaj pandoj. La alveno de la du specialaj senditoj montras la novan disvolviĝon de germana-ĉinaj rilatoj, kaj Germanio prenos tiun ĉi ŝancon por profundigi duflankajn kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin