Kiel pinta sciencisto en la internacia kampo de aeronaŭtiko-geofiziko, Huang Danian ĉe la apogea etapo de sia kariero, kiam la patrujo lin bezonis, forlasis la materialajn kondiĉojn tre favorajn eksterlande kaj revenis patrujen. Gvidante pli ol kvar cent sciencistojn, li plurfoje kreis "unuaaĵojn de Ĉinio" kaj plenigis multajn breĉojn en teknologioj. La okan de januaro 2017 Huang Danian, nur en sia aĝo de kvindek ok jaroj, forpasis pro malsano kaŭzita de laborado peniga kaj laciga. Kiam menciis lin liaj kolegoj, studentoj, sekretario kaj ŝoforo, manifestiĝis plena respekto en iliaj okuloj okupataj de ruliĝantaj larmoj…
Huang Danian studis en la fama altlernejo en la nordorienta Ĉinio – en Geologia Universitato de Changchun. Kiam li finis siajn studjarojn, li iris al Britio kaj tie ricevis doktorecon. Poste li iĝis direktoro de la Esplora Sekcio de la Geofizika Kompanio Arkex en Universitato de Kembriĝo. Kial li forlasis la tre favorajn kondiĉojn eksterlande kaj revenis en la patrujon? Kiel multaj homoj, ankaŭ Zhou Wenyue, studento de Huang Danian, ne komprenis tion:
"Siatempe mi demandis lin pri tio. Mi diris: 'kio, sinjoro instruisto, estis la kaŭzo, ke vi kategorie revenis en la patrujon?' Li respondis: 'estas ŝanco iri studi transmare, tio ĉi estas hazardo; estas okazo reveni en la hejmlandon por oferi sin al ĝi, tio ĉi estas nepro, sed absolute ne io alia kiel vi diris."
Sed por Han Xiaofeng, kiu amikiĝis kun Huang Danian dum pli ol tridek jaroj, la elekto de Huang Danian ne estas malfacile komprenebla:
"Li diris: 'kiam mi eliris, mi jam decidiĝis reveni hejmlanden.' Li alparolis siajn studentojn: 'vi certe eliros, tamen ankaŭ certe revenos.' Fakte tio ĉi originas el ia konvinko, el ia nostalgio, el ia grava sento, kia kroĉiĝas al la Nordoriento, al Universitato Jilin."
En 2009, tuj kiam li revenis en la patrujon, li rapide ĵetis sin en altintensan laboradon. Sur la nottabulo en la oficejo skribiĝis densaj vortoj pri la aranĝo de laboro. Kaj la lampoj de la oficejo, ordinare, brilis ĝis la dua aŭ tria frumatene. Se iunokte la lampoj ne lumis, tio do indikis, ke Huang Danian foriris en oficovojaĝo.
Oferi sin al la patrujo estas lia aspiro. Por tio li ĉiam iris survoje de scienca esplorado, por tio li devis kapti ĉiun minuton, kaj por tio li ne zorgis pri si mem, eĉ tiam, kiam lia korpo jam eligis alarmon. Lia ŝoforo rememorante diris:
"Iufoje mi atendis lin ĉe la elirejo de lia loĝejo. Kiam li eliris, li subite svenis antaŭen falante. Mi tuj kaptis lin en miaj brakoj. Sed tiam li rekonsciiĝis, dirante, ke li eble tro laciĝas. Mi diris: "sinjoro Huang, vi devas iri al hospitalo, ne faru oficovojaĝon, mi akompanas vin al hospitalo.' Sed li diris: 'ne, absolute ne. Morgaŭ estos du tre gravaj kunvenoj, mi devas iri'."
Li ŝparas la tempon, sed ne la vivon. Ĉiuj homoj ĉe li vidis, ke li senhalte konkure kuras kun la tempo, sed finfine, la ekscesa streĉiteco svenigis lin kelkfoje. Oni "devigis" lin akcepti korpan ekzamenon, kaj li suferis galduktan kanceron. Lia kolegino Ren Bo diris:
"Posttagmezon antaŭ la tago, en kiu li estos operaciata, ni, kelkaj studentoj kaj kolegoj, iris kun fruktoj al la hospitalo por lin rigardi, sed li ne estis sur sia lito. Kie? Tie en sia oficejo li estis: li volis fini sian laboron… Nur tre nokte li revenis en la hospitalon."
Sed, ĉi-foje, Huang Danian ne povis refoje eniri en sian oficejon kiel li mem kaj la kolegoj atendis. La okan de januaro 2017, nur en la aĝo de kvindek ok jaroj, li fermis siajn okulojn trankvile."
La kanto "Ĉinujo, mi amas vin" estas plej ŝatata de Huang Danian. Li eksplikis la kanton per sia tuta vivodaŭro. Li foriris, tamen lia spirito restos por ĉiam.