Lunde posttagmeze, ĉina prezidanto, estro de la financa gvidgrupo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping okazigis la 16an kunvenon de la financa gvidgrupo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La ĉeestantoj diskutis pri plibonigo de investa kaj merkata medio kaj plivastigo de malfermo. Xi faris gravan parolon. Li akcentis, "ni devas plibonigi investan kaj merkatan medion, rapidigi eksteran malfermon, redukti koston de merkata funkciado, krei stabilan, justan, travideblan kaj antaŭvideblan komercan medion, rapidigi konstrui malferman ekonomian novan sistemon kaj antaŭenigi daŭran kaj sanan disvolviĝon de la ĉina ekonomio."