Fokusoj de la Semajno (Jul.28)

(GMT+08:00) 2017-07-27 16:40:00     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio kaj Rusio konsentis plifortigi komunikadon kaj kunordigon, kiam la du flankoj okazigis la 13an konsiliĝon pri strategia sekureco en Pekino merkrede.

La konsiliĝo kunprezidita de ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi kaj sekretario de la Rusa Sekureca Konsilio Nikolai Patrushev.

Yang aklamis la tendencon de forta disvolviĝo de duflankaj rilatoj kiel la plej bonaj en la historio, kaj vokis la du flankojn plifortigi strategian reciprokan konfidon kaj kunordigon, antaŭenigi kunlaboron en sekureco kaj fortigi reciprokan subtenon pri demandoj rilataj al kernaj interesoj.

Dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rusio en la komenco de tiu ĉi monato, Xi kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin subskribis komunan deklaron pri profundigo de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo.

Yang diris, ke la du flankoj devas efektivigi la gravan interkonsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plialtigi duflankajn rilatojn, defendi siajn komunajn sekurecajn interesojn.

Patrushev diris, ke antaŭenigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo estas prioritato en la rusa diplomatio, kaj Rusio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en strategia sekureco kaj striktigi kunordigon en internaciaj aferoj.

La du flankoj ankaŭ konsentis fortigi kunordigon por sukcesigo de la sepa kunveno de altrangaj reprezentantoj de BRICS-landoj pri sekureca demando, kiu okazos en Pekino de ĵaŭdo al vendredo.

La usona Ministerio de Financo merkrede enkondukis sankciojn kontraŭ 13 nunaj aŭ eksaj altrangaj oficialuloj de la venezuela registaro meze de politika tumulto en la sud-amerika lando.

La Ministerio de Financo diris en deklaro, ke tiuj oficialuloj estis metitaj en nigran liston pro sia ligiteco kun la elekto de la debatinda Nacia Konstitucia Asembleo kaj la senbrida perforto de ilia registaro kontraŭ opoziciaj protestantoj kaj korupto de la registaro.

Laŭ la rimedoj de sankcio, ĉiuj aktivoj de ĉi tiuj individuoj sub la jurisdikcio de Usono estas frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al negoco kun ili.

En la lasta semajno, prezidento Donald Trump minacis, ke Usono aplikos fortajn kaj rapidajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ la venezuela registaro, se ĝi okazigos la elekton de la Nacia Konstitucia Asembleo.

Laŭ komuna deklaro publikigita de oficiala saud-arabia novaĵ-agentejo, la bloko gvidata de Saud-Arabio marde aldonis 18 organizojn kaj individuojn suspektitajn pri islama ekstremismo ligita kun Kataro en nigran liston.

La deklaro diris, ke Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj Egiptio metis naŭ organizojn kaj naŭ individuojn ligitajn kun Daŭho en la ĝisdatigitan liston.

La naŭ organizoj inkluzivas tri jemenajn kaj ses libiajn, kaj la naŭ individuoj estas tri kataranoj, unu kuvajtanoj, tri jemenanoj kaj du libianoj. La tri kataranoj kaj la kuvajtano en la nigra listo partoprenis en monkolektaj kampanjoj por subteni Al-Nusra-Fronton kaj aliajn terorismajn milicojn en Sirio. La tri jemenanoj kaj la tri organizoj en Jemeno ricevis gravajn fondusojn el kataraj almozdonaj institucioj por liveri subtenon al al-Qaeda kaj efektivigi terorismajn aktivecojn. La du libianoj kaj ses aliaj organizoj nove aldonitaj en la liston ricevis gravan financan subtenon el la kataraj aŭtoritatoj kaj ludis aktivan rolon en tumultado kaj ruinigo en Libio.

En la deklaro, la bloko gvidata de Saud-Arabio reasertis sian promeson bati terorismon, tranĉi ĝiajn financajn fontojn, persekuti tiujn aliĝintajn al terorismo kaj batali kontraŭ ekstremismaj ideologioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin