Fokusoj de la Semajno (Aug. 18)

(GMT+08:00) 2017-08-18 09:03:32     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris lunde en Islamabado, ke Ĉinio volas plifortigi ĉiuflankan strategian kaj ekonomian kunlaboron kun Pakistano.

Wang faris la rimarkojn en ĉeesto al la soleno memorfestanta la 70an datrevenon de la sendependiĝo de Pakistano.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Pakistano devas konservi la tradicion de striktaj altnivelaj interŝanĝoj, pluigi firman reciprokan subtenon pri demandoj koncernaj al la gravaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj plifortigi kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. Wang rimarkigis, ke Ĉinio firme subtenas klopodojn, faritajn de Pakistano por protekti sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon kaj batali kontraŭ terorismo laŭ naciaj kondiĉoj. Parolante pri ekonomio, Wang diris, ke Ĉinio rigardas Pakistanon kiel gravan partneron en la iniciato de la Zono kaj Vojo, kaj la du landoj akcelos konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, per lanĉo de pli da frue rikolteblaj projektoj por plialtigi la pakistanan kapablon de sendependa disvolvado kaj liveri efektivajn profitojn al pakistananoj kaj popolo laŭ la itinero. Wang aldonis, ke Ĉinio ankaŭ volas plifortigi interpopolajn interŝanĝojn kun Pakistano per grandigo de kunlaboro en eduko, scienco kaj tekniko, kulturo, sano kaj sporto kaj insitigi al interŝanĝoj inter junuloj, pensfabrikoj, amaskomunikiloj, universitatoj, neregistaraj organizoj kaj sur la loka nivelo por akceli la amikecon inter la du landoj.

Ĉinio merkrede vokis al Beogrado kaj Priŝtino fortigi dialogon kaj intertraktadon por solvi siajn disputojn.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio de la UN servas kiel grava leĝa bazo por la traktado de la demando de Kosovo, kaj ĉiuj rilataj partioj devas serĉi solvon, kiu estas akceptebla al ili en la kadro de gravaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Wu diris en kunveno de la Sekureca Konsilio pri Kosovo, ke Ĉinio respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio, komprenas la legitimajn zorgojn de Beogrado pri la demando de Kosovo kaj laŭdas la klopodojn de Serbio por serĉado de politika solvo. Li diris, ke Kosovo alfrontas kompleksajn kaj malfacilajn demandojn, kvankam la sekureca situacio restas stabila. Ĉinio bonvenigas kontaktojn inter Beogrado kaj Priŝtino, kiuj celas puŝi dialogon al nova ĉapitro. Pekino esperas, ke la du flankoj persistos en la direkto de politika solvado kaj rekomencos altnivelan politikan dialogon kiel eble plej frue. Ĉinio urĝas la du flankojn efektivigi interkonsentojn kaj pliigi reciprokan fidon por krei kondiĉojn por definitiva pacinterkonsento pri la disputoj.

Lunde en Bruselo, la Eŭropa Komisiono okazigis specialan kunvenon de la komitato pri politiko kaj sekureco por diskuti pri mildigo de la streĉeco sur la Korea Duoninsulo kaj pluaj kontraŭrimedoj de la unio.

En deklaro publikigita post la kunveno, la Eŭropa Unio urĝas Korean Demokratian Popolan Respublikon sin eviti de provokaj agoj, kiuj pliigos la streĉecon de la regiono kaj la tuta mondo. La deklaro reasertis la starpunkton de la Eŭropa Unio pri paca solvado kaj emfazis la urĝecon, ke la Eŭropa Unio kaj la internacia komunumo mildigu la streĉecon en la Korea Duoninsulo. La deklaro diris, ke la Eŭropa Unio subtenas diplomatiajn klopodojn, kiuj celas mildigi la streĉecon kaj sennukleigi la Korean Duoninsulon per pacaj rimedoj, sed ne militaj, ĉar ĝi opinias, ke tio estas la sola vojo al longedaŭra paco de la duoninsulo. La deklaro aldonis, ke la Eŭropa Unio plifortigos diplomatiajn klopodojn kaj subtenos ian ajn dialogon de la internacia komunumo kun la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin