Ĉinio plirapidigos kuglotrajnojn sur pekina-ŝanhaja fervojo septembre

(GMT+08:00) 2017-08-22 09:59:41     Redaktoro:Yu

La Ĉina Fervoja Korporacio diris dimanĉe, ke la nova ĉina kuglotrajno Fuxing kuros sur la pekina-ŝanhaja rapidega fervojo kun la rapideco de 350 kilometroj ĉiuhore ekde la 21a de septembro.

Ĝi estos la plej rapida komerca kuglotrajno en la mondo kaj mallongigos la vojaĝon de 6 horoj inter la du urboj ĝis 4,5 horoj.

Ĉinio komencis funkciigi sian unuan rapidegan trajnon kun la rapideco de 350 kilometroj inter Pekino kaj Tianjin en aŭgusto de 2008 kaj malfermis almenaŭ tri pliajn rapidegajn fervojliniojn tutlande en la sekvaj jaroj, kaj poste laŭ la instrukcio de la registaro, la rapideco estis reduktita ĝis la nivelo inter 250 kaj 300 kilometroj.

La trajnoj Fuxing debutis en junio kaj kapablas atingi la maksimuman rapidecon de 400 kilometroj ĉiuhore

La 27an de julio, la trajnoj Fuxing estis provitaj pri sekureco kaj fidindeco kun maksimuma rapideco. Ekde la 21a de septembro, ĉi tiuj trajnoj faros sep rondajn vojaĝojn ĉiutage.

La trajnoj estas tute dezajnitaj kaj fabrikitaj en Ĉinio, sub la gvidado de la Ĉina Fervoja Korporacio. Ĉinio posedas kompletajn intelektajn rajtojn pri la trajnoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin