Fokusoj de la Semajno (Aug. 25)

(GMT+08:00) 2017-08-25 08:55:22     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio penos plu por efektivigi la Tagordon de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj akceli nacian evoluigon en pli efika, justa kaj daŭripova maniero.

Li faris la rimarkojn en gratula letero lunde por la inaŭguro de la ĉina internacia centro de evolu-scio, kiu celas faciligi studon kaj interŝanĝojn pri teorio kaj praktiko de disvolvado.

Xi diris, ke li ĝojas vidi la inaŭguron de la centro, kiun li proponis en la Pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Disvolvado en septembro de 2015, kaj esperas, ke la centro kontribuos al esploro kaj interŝanĝo pri evoluigo inter diversaj landoj kaj helpos akceli tutmondan efektivigon de la tagordo 2030.

Xi diris ankaŭ, ke efektivigo de la tagordo 2030 estas la komuna respondeco de la internacia komunumo. La ĉina registaro alte taksas la efektivigon de la tagordo kaj publikigis sian nacian planon pri la efektivigo.

Ĉinio marde urĝis Japanion plenumi siajn promesojn kaj preni konkretajn agojn por plibonigi duflankajn rilatojn.

Estas raporto, ke japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono vizitos Afrikon ekde merkredo por ĉeesti la ministran kunvenon de la Tokia Internacia Konferenco pri Afrika Disvolvado, kie li alvokos por libereco de navigado en la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke ŝi rimarkis rilatajn raportojn, kaj opinias, ke la Tokia Internacia Konferenco pri Afrika Disvolvado devas subteni pacon kaj disvolvadon de Afriko.

Hua diris, ke nun, la situacio en la Suda Ĉina Maro estas stabiligita kaj plibonigita danke al la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ŝi urĝis Japanion respekti la klopodojn faritajn de regionaj landoj por konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro. Ĉinio esperas, ke Japanio ludos konstrueman rolon en la Suda Ĉina Maro.

La Ĉina Fervoja Korporacio diris dimanĉe, ke la nova ĉina kuglotrajno Fuxing kuros sur la pekina-ŝanhaja rapidega fervojo kun la rapideco de 350 kilometroj ĉiuhore ekde la 21a de septembro. Ĝi estos la plej rapida komerca kuglotrajno en la mondo kaj mallongigos la vojaĝon de 6 horoj inter la du urboj ĝis 4,5 horoj.

Ĉinio komencis funkciigi sian unuan rapidegan trajnon kun la rapideco de 350 kilometroj inter Pekino kaj Tianjin en aŭgusto de 2008 kaj malfermis almenaŭ tri pliajn rapidegajn fervojliniojn tutlande en la sekvaj jaroj, kaj poste laŭ la instrukcio de la registaro, la rapideco estis reduktita ĝis la nivelo inter 250 kaj 300 kilometroj.

La trajnoj Fuxing debutis en junio kaj kapablas atingi la maksimuman rapidecon de 400 kilometroj ĉiuhore

La 27an de julio, la trajnoj Fuxing estis provitaj pri sekureco kaj fidindeco kun maksimuma rapideco. Ekde la 21a de septembro, ĉi tiuj trajnoj faros sep rondajn vojaĝojn ĉiutage.

La trajnoj estas tute dezajnitaj kaj fabrikitaj en Ĉinio, sub la gvidado de la Ĉina Fervoja Korporacio. Ĉinio posedas kompletajn intelektajn rajtojn pri la trajnoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin