La trejnprojekto Bluĉiela Florburĝono por helpi al vilaĝa edukado

(GMT+08:00) 2017-08-25 09:17:14     Redaktoro:Xiong


Lastatempe, finiĝis la 7-taga trejnada klaso de instruistoj Bluĉiela Florburĝono en Pekino. Laŭ konigo, de 2012 la trejnada projekto Bluĉiela Florburĝono jam plenumis senpagan trejnadon de 466 instruistoj el malriĉaj regionoj. Tiuj instruistoj esprimis, ke la trejnado plivastigis vidkampon kaj altigis kapablon de ili.

Jiang Feng, estro de Elementa Lernejo Kuige de la urbo Guang'an en la provinco Sichuan, diris: "Post la trejnado, mi estas tre emociita. Mi volas pagi mian vivon por la edukado. Mi volas apliki tiujn sciojn en la instruado en mia hejmloko."

Jiang Feng elektis instruiston kiel sian profesion post diplomiĝo en Guang'an Porinstruista Universitato. Li diris, ke pro malfacilaj kondiĉoj en la loka lernejo, li iam ŝanceliĝis. Tamen li persistis kaj instruis dum 24 jaroj.

Jiang Feng diris: "Tiam mi estis influita de vortoj de la eksestro de nia lernejo. Li diris, ke instruado povas realigi valoron de la homo. La valoro ne signifas monon. Kiam la lernantoj havas sukcesojn, do ni havas valoron. Ni bezonas amon por nia edukado kaj niaj lernantoj."

Lastatempe, Ĉinio aktive pligrandigas investojn por la edukado. La kondiĉoj de lernejo, kie Jiang Feng laboris, pliboniĝas. Nun la malfacilo de la edukado en malriĉaj regionoj estas problemo por instruistoj.

Sub tiu cirkonstanco, en 2012 Ĉina Fonduso por Infanoj kaj Junuloj kaj la ĉina aerarmeo organizis la trejnadan projekton Bluĉiela Florburĝono. Zhu Xisheng, ĝenerala sekretario de Ĉina Fonduso por Infanoj kaj Junuloj, diris: "La ĉefa problemo estas kvalito de la instruisto. La trejnada projekto celas altigi edukadan nivelon de la instruistoj. Post la trejnado, ili kiel modeloj revenos hejmon kaj faros instruadon en siaj lernejoj."

Laŭ informo, sume 100 instruistoj partoprenis en ĉi-foja trejnado kaj ili venis el provincoj Yunnan, Qinghai, Guizhou, ktp.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin