Nova Disvolva Banko de BRICS konsentis krediton al du ĉinaj projektoj

(GMT+08:00) 2017-08-31 13:55:54     Redaktoro:Yu

La Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj anoncis merkrede vespere en Ŝanhajo, ke ĝia direkcio aprobis kvar prunt-petojn el membrolandoj. La sumo kalkuliĝas al proksimume 1 400 milionoj da usonaj dolaroj. Du el la petoj venas el Ĉinio kaj la prunto estos uzata por akvoutiliga projekto de la rivero Xiangjiang en la provinco Hunan kaj energiŝpara projekto en la provinco Jiangxi.

La akvoutiliga projekto de la rivero Xiangjiang en la provinco Hunan pruteprenos 2 miliardojn da juanoj, kaj la energiŝpara projekto en la provinco Jiangxi ricevos 200 milionojn da usonaj dolaroj.

Antaŭe, la Nova Disvolva Banko aprobis du petojn el Ŝanhajo kaj Fujian-provinco, kaj tiel entute kvar petoj el Ĉinio estis aprobitaj.

Ĉi-foje la du aliaj petoj venas el Hindio kaj Rusio. La hinda projekto ricevos 470 milionojn da usonaj dolaroj, kiuj estos uzataj por helpi pli ol 3 000 vilaĝojn akiri puran akvon. La sumo de la rusa projekto kalkuliĝas al 460 milionoj da usonaj dolaroj kaj estos uzata por konstruado de la juĝa sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin