Ŝtono tuŝite ŝanĝeblas en floron

(GMT+08:00) 2017-09-11 13:06:32     Redaktoro:Xiong

La aŭtonoma subprovinco Enshi, Hubei, produktas specon de natura ŝtono, kies supraĵo estas griza, kaj kies interno, blanka. Ĝin la geologo nomas kalcita kristalo, dum por la indiĝeno ĝi estas "krizantemŝtono".

La "krizantemŝtono" estas tre rara kaj malofte trovebla. Ĝi troveblas nur en la provincoj Hunan, Hubei, Shanxi, Jiangxi en Ĉinio. Igi ĝin fajna artaĵo estas ege malfacila procedo. Por skulpti ĝin, unue oni devas ellabori projekton laŭ ĝiaj grandeco kaj formo, kaj poste, surbaze de la projekto, komencas sian skulptadon. Tial ĉiu el la ŝtonaj verkoj forme similaj al krizantemo estas unika, nur sola. En la jaro 2008 tia ekzota arto skulpti la krizantemŝtonon estis registrita en la ŝtata listo de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin