Multaj landoj kaj organizaĵoj alkroĉiĝis al la "zono kaj vojo"

(GMT+08:00) 2017-09-25 19:09:32     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 25a de septembro, en Pekino, Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio, diris, ke ĝis nun jam estas sepdek kvar landoj kaj internaicaj organizaĵoj, kiuj subskribis kun Ĉinio kunlaboran dokumenton pri la "zono kaj vojo", kio montras, ke la kunlaboreca iniciato "zono kaj vojo" akiris ĉiam pli aktivan eĥon kaj vastan subtenon en la mondo.

Antaŭ nelonge Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis la ĝeneralan debaton en la sesio de la Ĝenerala Asembleo, kaj dume li subskribis kun la Departemento de UN pri Ekonomio kaj Socialaj Aferoj memorandon de kompreno pri la iniciato "zono kaj vojo". Por tio Lu Kang diris:

"La kaŭzo, kial la iniciato estas akceptita de pli kaj pli multe da landoj kaj internaciaj organizaĵoj, estas tio, ke en la konstrua procezo de la 'zono kaj vojo' Ĉinio ĉiam tenas sin je la koncepto 'kunaj konsiliĝo, konstruado kaj dividado', ke Ĉinio ĉiam strebas, kune kun la landoj laŭlonge de tiuj zono kaj vojo, al la formado de tia regularo kaj sistemo pri internaciaj ekonomio kaj komerco, kia rivelas senpartiecon, justecon kaj travideblecon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin