18a Centra Komitato de KPĈ publikigis komunikaĵon

(GMT+08:00) 2017-10-15 11:36:06     Redaktoro:Selena

La 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis sian sepan plenan sesion de la 11a ĝis la 14a de oktobro en Pekino. La komunikaĵo estis farita post la kunveno.
Komisiite de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato faris laborraporton en la kunveno.

Laŭ la komunikaĵo, la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazos en la 18a de oktobro en Pekino.

La kunveno aŭskultis kaj aprobis raporton de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, raporton de la 18a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Amedon de Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio. La kunveno decidis, ke la menciitaj tri dokumentoj estos prezentataj al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio por ekzamenado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin