Ĉinio faros novan kontribuon al la tuta mondo

(GMT+08:00) 2017-10-24 13:59:43     Redaktoro:Xiong

 

En la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping montris en sia raporto, ke la socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en novan epokon, kaj tio estas novaj historiaj orientado kaj koordinato de la ĉina evoluado.

Aŭguste de ĉi jaro Ipsos, la franca merket-konsultiĝa institucio, faris enketon inter civitanoj el dudek ses landoj, kiel Ĉinio, Usono, Britio kaj Japanio, kaj la rezulto montris, ke 87% de la ĉinoj tenas optimisman sintenon pri la estonteco de la lando. Tiu cifero en tiuj enketitaj landoj estis en la unua loko. Tio estis kalkulita de ne malmultaj eksterlandaj amaskomunikiloj kiel "pozitiva energio", kiu multe valoras por la mondo plena je ŝanĝiĝemo.

Kiel la plej granda partio en la mondo, la Komunista Partio de Ĉinio en sia raporto de la 19a Nacia Kongreso diris: "la Komunista Partio de Ĉinio estas partio, kiu strebas feliĉigi la ĉinan popolon, kaj ankaŭ partio, kiu sin dediĉas al la progresemaj aferoj de la homaro." Vandee Boutthasavong, la laosa ambasadoro en Ĉinio, esprimis konsenton pri tio:

"La Komunista Partio de Ĉinio estas partio, kiu amas pacon, koncentras sian atenton sur evoluigo, kaj pledas por kunlaboro kaj kungajno. Ĝi sekvas la diplomatian politikon sendependan kaj pacan kaj faris sian kontribuon al la paco kaj disvolviĝado de la mondo. La Komunista Partio de Ĉinio emfazas, ke Ĉinio evoluas surbaze de la paco, disvolvo kaj stabileco de la regiono kaj la mondo. La evolua vojo irata de Ĉinio sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio liveras utilajn spertojn al, krom Laoso, ankaŭ diversaj landoj de la mondo."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin