Ĉinio faros pli grandan kontribuon por homaro

(GMT+08:00) 2017-10-25 14:50:48     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, nove elektita ĝenerala sekretario de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio strebas por daŭripova kaj sana ekonomia kresko en 2019, kiu markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Xi faris la rimarkojn merkrede, kiam li renkontiĝis kun raportistoj post la unua plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke la partio agos laŭ la nova vido por disvolvado, kaj strebas por daŭripova kaj sana ekonomia kresko, kiu profitigas homojn en Ĉinio kaj la tuta mondo. La partio daŭrigos siajn penojn por plenumi ĉiujn taskojn en la 13a Kvinjara Plano, disvolvos novajn planojn por la estonteco de Ĉinio, kaj antaŭenigos disvolvadon de diversaj aferoj.

Xi diris, ke la partio devas sekvi popol-orientitan filozofion pri evoluigo kaj akiri senĉesan progreson por pliigi kontentecon de la popolo kaj realigi komunan prosperon de ĉiuj. La aspiroj de la popolo pri pli bona vivo devas ĉiam esti la fokuso de la partiaj klopodoj. Li promesis, ke Ĉinio klopodos kune kun aliaj landoj por konstrui komunumon de la komuna estonteco kaj faros novan kaj pli grandan kontribuon por paco kaj disvolvado de la homaro.

Xi diris al raportistoj, ke Ĉinio bonvenigas objektivajn raportojn kaj konstruemajn sugestojn. Ĉinio ne bezonas troajn laŭdojn de aliaj, tamen ĝi bonvenigas objektivajn raportojn kaj konstruemajn sugestojn. Li instigis membrojn de la gazetaro pli multe viziti kaj rigardi Ĉinion, citante la ĉinan proverbon, ke "estas pli bone vidi unufoje ol aŭdi cent fojojn.

Li fine reasertis, ke Ĉinio finkonstruos modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj en 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin