Fokusoj de la Semajno (Okt. 27)

(GMT+08:00) 2017-10-27 14:24:59     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Jim kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) finiĝis marde en Pekino, post kiam la nova Centra Komitato de la KPĈ kaj la nova Centra Disciplin-Kontrola Komisiono estis elektitaj.

Reprezentantoj al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ adoptis rezoluciojn pri la raporto de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, la laborraporto de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono kaj la amendo al la Statuto de la KPĈ, en la ferma kunveno de la kongreso. La amendo al la Statuto de la KPĈ prenas la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko kiel novan parton de la gvidilo por agado de la Partio. La amendo unuanime konsentita de reprezentantoj de la Partio metas la penson de Xi Jinping kune kun Marksismo-Leninismo, la Penso de Mao Zedong, la Teorio de Deng Xiaoping, la Teorio de Tri Reprezentantoj kaj la Scienca Vidpunkto pri Disvolvado.

Merkrede en Pekino, la 19a Centra Komitato de la KPĈ okazigis sian unuan plenan sesion. Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon post elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

Prolante pri nova koordinato de la laboro por la venontaj kvin jaroj, Xi diris, ke la jaro 2019 markos la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko; Ĉinio efektivigos la novan koncepton pri disvolvado kaj akcelos stabilan kaj sanan disvolvadon por profitigi popolojn de ĉiuj landoj. Li aldonis, ke Ĉinio plenumos plu diversajn taskojn de la 13a Kvinjara Plano, planos pluan disvolvadon kaj antaŭenigos disvolvadon de diversaj aferoj.

La 24a de oktobro ĉi-jare markis la 72an datrevenon de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj. La stabejo de la UN okazigis diversajn aranĝojn por festi la datrevenon.

Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN Miroslav Lajčák faris paroladon en ceremonio festantan la datrevenon. Li diris, ke nun ŝanĝiĝis la defioj alfrontataj de la mondo, tamen la homaro ne devas ŝanceli sian rezolutecon pri la traktado de defioj. Ĉiuj landoj devas intensigi la agadon por plenumi celojn de la Ĉarto de la UN, tio estas konservi pacon kaj sekurecon de la mondo, starigi amikajn rilatojn inter ŝtatoj, solvi ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj homanecajn demandojn kaj antaŭenigi respekton al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj de homoj.

Konstantaj reprezentantoj aŭ vicreprezentantoj de Ĉinio, Irako, Usono, Haitio, Rusio kaj Kubo legis enkondukon de la Ĉarto de la UN respektive en unu el la oficialaj lingvoj de la UN.

La 24an de oktobro, 1945, oficiale validiĝis la Ĉarto de la UN kaj fondiĝis la UN. En 1947, la Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis rezolucion, oficialigante la 24an de oktobro kiel la Tagon de la UN.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan renkontiĝis kun vizitanta iraka ĉefministro Haider al-Abadi merkrede en Ankaro. La du gvidantoj esprimis sian oponon kontraŭ la referendumo de la kurda aŭtonoma regiono en Irako kaj emfazis la gravecon de teritoria integreco.

Erdoğan diris en kumuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke Turkio oponas la referendumon de la kurda regiono en Irako kaj subtenos plu Irakon en konservado de teritoria integreco same kiel antaŭe. Li aldonis, ke la turka registaro klopodos por denove malfermi la pipelinon inter la iraka provinco Kirkuk kaj Turkio.

Abadi diris, ke la iraka registaro firme defendos teritorian integrecon kaj batos enlandajn separismajn kaj terorismajn fortojn. Li aldonis, ke Irako volas intensigi ekonomian kunlaboron kun Turkio por stabiligi la regionan situacion per disvolvado de ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin