Fokusoj de la Semajno (Nov.17)

(GMT+08:00) 2017-11-17 09:09:20     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Sabate, la 11an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la gravecon de novigema, malferma kaj inkluziva disvolvado por la nova tutmonda prospero.

Dum parolado en la 25a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la vjetnama urbo Da Nang, Xi vokis la 21 membrojn de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro antaŭenigi novigon kiel fortan motoron de kresko, malfermi siajn ekonomiojn por krei pli da spaco de disvolvado, serĉi inkluzivan disvolviĝon por plifortigi la kontenton de siaj popoloj, riĉigi siajn partnerecojn kaj profitigi ĉiujn rilatajn. Li diris, ke historio instruas al ili, ke disvolvado kun fermita pordo atingos nenian sukceson, dum malferma disvolvado estas la unika ĝusta elekto.

Xi diris, ke la membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro devas resti fidelaj al la fundamenta celo de la grupo: antaŭenigi liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, konstrui malferman ekonomion, subteni kaj plifortigi la multflankan komercan reĝimon, kaj helpi reekvilibrigon de ekonomia tutmondiĝo. Li diris, ke ili devas fari firmajn paŝojn cele al la Liberkomerca Regiono de Azi-Pacifiko laŭ la interkonsentita vojmapo, kaj heroldi novan disvolvadon en Azi-Pacifiko dum la procezo de malfermo al la ekstero. Li rimarkigis, ke la venonta jaro markos la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. En preskaŭ kvar jardekoj Ĉinio etendis siajn brakojn por akcepti la mondon kaj realigis saltan disvolviĝon de si mem. Li diris, ke rigardante antaŭen, Ĉinio malfermos sin pli larĝe, kaj ĝia evoluo donos eĉ pli grandajn profitojn al la aliaj de la mondo.

Marde vespere en la filipina ĉefurbo Manilo fermiĝis la 31a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj serio da kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro. Singapuro fariĝos deĵoranta prezidanto-lando de la asocio por la venonta jaro.

Filipina prezidento Rodrigo Duterte diris en la ferma ceremonio, ke Filipinoj servas kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en tiu ĉi jaro, kiu markas la 50an datrevenon de la fondiĝo de la asocio, kaj dankas ĉiujn membrojn kaj dialogajn partnerojn de la asocio kaj la internacian komunumon. Li akcentis, ke en la venontaj 50 jaroj, la asocio devas sin dediĉi plu al la komunuma konstruado, sia centra pozicio, kaj konstruado de interligo kaj interlaboro.

Duterte deklaris, ke Singapuro fariĝos deĵoranta prezidanto-lando de la asocio por la venonta jaro kaj transdonis al singapura ĉefministro Lee Hsien Loong maleon, kiu simbolas la statuson de deĵoranta prezidanto-lando de la asocio.

Lee diris en parolado, ke venontjare dum sia servoperiodo Singapuro fokusiĝos pri tenaceco kaj novigado por certigi, ke la asocio konservos sian viglecon kaj kernan impulson en la regiono por trakti defiojn kaj brakumi ŝancojn. Li aldonis, ke Singapuro protektos regionan ordon por ke la asocio povu pli bone trakti sekurecajn defiojn de reta sekureco, translandlimaj krimoj kaj terorismo.

La Afrika Unio alvokis koncernatojn en Zimbabvo trakti la nunan politikan senelirejon laŭ la konstitucio de la lando.

Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, diris merkrede en deklaro, ke la AU atenteme observas la situacion en Zimbabvo, post kiam la armeo kaptis potencon de la registaro merkrede frumatene. Mahamat diris, ke li urĝas ĉiujn koncernatajn partiojn trakti la nunan situacion laŭ la Konstitucio de Zimbabvo kaj la rilataj instrumentoj de la Afrika Unio, inkluzive de la Afrika Ĉarto pri Demokratio, Elektoj kaj Regado. Li emfazis, ke la krizo devas esti solvita en la maniero, kiu akcelas demokration, homajn rajtojn kaj sociekonomian disvolvadon de la lando. Li ankaŭ esprimis la promeson de la AU labori kun la Sud-Afrika Disvolva Komunumo por certigi pacan solvadon de la krizo.

Sud-afrika prezidento Jacob Zuma, en nomo de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo, publikigis deklaron, esprimante la gravan zorgon de komunumo pri la politika situacio en Zimbabvo. Li urĝis la zimbabvan registaron kaj la armeon solvi la politikan krizon amike.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin