Fokusoj de la Semajno (Jan. 05)

(GMT+08:00) 2018-01-05 08:57:25     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Ŝtata Konsilio faris aranĝojn por optimumigi la komercan medion kaj stimuli merkatan viglecon kaj socian kreemon, merkrede en plenuma kunveno.

Ĉefministro Li Keqiang, kiu prezidis la kunvenon, diris, ke optimumigo de komerca medio helpas altigi produktivon kaj konkurencivon. La komerca medio estas la fundamento por disvolvi modernan ekonomion kaj certigi altkvalitan disvolviĝon. Li diris, ke pli grandaj klopodoj devas esti faritaj en simpligo de administrado, konformigo al kontrolo kaj livero de pli bonaj servoj.

Komerca medio favora al internacia konkurenco donas egalan traktadon al enlandaj kaj fremdlandaj entreprenoj kaj stimulas merkatajn entojn kaj socian kreemon.

Laŭ la raporto 2017 de la Monda Banko, Ĉinio okupis la 78an lokon en komerca facileco, pli altan ol la 96a loko en 2013.

La registaro malpliigos komplikajn kaj superfluajn formalaĵojn, reduktos impostojn kaj kotizojn de entreprenoj. La kunveno decidis, ke pli da penoj estos faritaj por redukti aŭ nuligi kotizojn pagitajn de entreprenoj, inkluzive de operaciaj kaj servaj kotizoj kaj kotizoj pagitaj de sektoraj asocioj kaj komercaj ĉambroj. Ankaŭ kostoj por doganejaj formalaĵoj estos reduktitaj

La registaro plibonigos la procedurojn de administra revizio kaj akcelos aprobajn procedurojn por establo de negocoj, impostpago, peticio pri konstrupermeso kaj akva, elektra kaj naturgasa servoj kaj registriĝo pri nemoveblaĵoj. Ankaŭ la malaltigo de elektra prezo estos prioritato.

La Korea Centra Televido raportis merkrede, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un jam ordonis remalfermi la kanalon de komunikado kun Sud-Koreio en Panmunjom por diskuti pri partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj, kiu okazos en Pyeongchang de Sud-Koreio en la venonta monato.

Proparolanto de la Komitato de la KDPR pri Paca Reunuigo de la Patrolando deklaris la instrukcion de Kim. La proparolanto diris, ke en sia novjara mesaĝo, Kim diris, ke 2018 estas grava jaro por la du landoj en la Korea Duoninsulo, ĉar la KDPR festos la 70an datrevenon de la fondo de la lando, kaj Sud-Koreio gastigos la Vintrajn Olimpikojn. Kim aldonis, ke Pjongjango prenos necesajn rimedojn por prepari partoprenon en la Vintraj Olimpikoj, inkluzive de okazigo de norda-suda intertraktado pri la partopreno de la KDPR. Tio ricevis pozitivan respondon el Sud-Koreio. Kim alte taksis la sud-korean respondon kaj ordonis la komitaton pri paca reunuigo de la patrolando kaj la Ministerion pri Sporto efektivigi rilatan intertraktadon kun Sud-Koreio.

La israela parlamento adoptis en la lunda meznokto la Jerusaleman Leĝon, kiu preskribas, ke aprobo per almenaŭ du trionoj da voĉoj de la parlamento estas bezonata por forlasi iun ajn pecon da jerusalema tereno. Palestino esprimis fortan kondamnon en mardo.

Israelaj amaskomunikiloj raportis marde, ke la Jerusalema Leĝo estas amendo al la Fundamenta Leĝo de Israelo. La Jerusalema Leĝo preskribas, ke aprobo per almenaŭ 80 voĉoj, du trionoj de la parlamento, estas bezonata por forlasi ajnan pecon da jerusalema tereno al fremdlanda ento.

Saeb Erekat, ĝenerala sekretario de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo, emfazis marde, ke adopto de la Jerusalema Leĝo estas plia paŝo de Usono kaj Israelo por subfosi la du-ŝtatan solvon, post kiam usona prezidento Donald Trump deklaris agnoski Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo en la lasta monato. Erekat diris, ke la palestina flanko okazigis 36 intertraktadojn kun la usona aŭtoritato pri la paca procezo inter Palestino kaj Israelo, sed Usono malobservis sian promeson. Li aldonis, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas diris, ke Usono estas ne plu unu el partioj solvantaj problemon, sed partio kreanta problemon. La palestina flanko jam rompis sian komunikadon kun Usono kaj deklaris, ke Usono ne estas plu mediacianto pri la palestina-israela paco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin