Kutimoj en la 5-a tago de la 1-a monato laǔ la luna kalendaro de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-02-01 10:20:22     Redaktoro:Li
En la 5-a tago de la 1-a monato laǔ la luna kalendaro de Ĉinio, oni nomas ĝin tabu-rompa tago, ĉar laǔ la malnova kutimo estas multaj tabuoj dum ferioj de la Printempa Festo , kaj post tiu tago ili nuliĝas. Tiu tago portis esperojn kaj atendojn de multaj homoj, tial en la antikveco tiutage estis aparte multaj tabuoj, ekzemple, nepre manĝi ĝjaǔzi-ojn, ne kuiri maĝaĵon per rizo, kaj virinoj ne devis iri el la hejmo.

Kutime oni ne faras dom-purigadon kaj balaaĵoj estas kolektitaj ĉe la dom-angulo de la 30-a tago de la 12-a monato ĝis la 5-a tago de la 1-a monato laǔ la luna kalendaro. Precipe la balaado en la novjara tago estas rigardata kiel malbonŝanca ago, kaj oni povas fari la purigadon en la 5-a tago. Kiam unu familiano balaas rubojn eksteren, alia eksplodigas petardojn kaj tiras ilin eksteren. Tio simbolas forigon de malriĉeco.

Oni ellitiĝas tre frue en tiu tago por forigi rubojn kolektitajn dum kelkaj tagoj. Tio estas tre aparta kutimo kaj signifas, ke malriĉeco kaj malbono foriĝas el la familio. En la antikveco tiutage oni fritis freŝan viandon en la poto, kaj ankaǔ kirle rostis fabojn ĝis ili klakis, ĉar oni opiniis, ke tio povas forigi la malriĉecon kaj ricevi bonŝancon. La kutimo forigi malriĉecon spegulas bondezirojn de la ĉina popolo. Oni esperas, ke la Dio de Riĉeco alportos riĉaĵon en la nova jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin