Kutimoj en la 6-a tago de la 1-a monato laǔ la luna kalendaro de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-02-01 10:20:10     Redaktoro:Li
La 6-a tago de la 1-a monato laǔ la luna kalendaro de Ĉinio estas nomata Ĉevalo-Tago. Laǔ la tradicio la 1-a tago de la lunkalendara novjaro estas Koko-Tago, la 2-a estas Hundo-Tago, la 3-a estas Porko-Tago, la 4-a estas Ŝafo-Tago, la 5-a estas Bovo-Tago, la 6-a estas Ĉevalo-Tago, kaj la 7-a estas la Homa Tago. Laǔ la ĉina mito, la mondon kreis la diino Nuwa. Ŝi respektive kreis tiujn bestojn en la komencaj 6 tagoj kaj la homon en la 7-a tago.

Tiutage oni komencas laboron aǔ negocon post ferioj de la Printempa Festo. Laǔ la kutimo oni ne devas fari purigadon de la 1-a ĝis la 5-a tago de la lunkalendara novjaro, kaj tiutage oni purigas la necesejon kaj donas oferon al la Neceseja Dio.

Laǔ la malnova kutimo de Pekino, tiutage virinoj devas forĵeti rubojn kolektitajn dum ferioj de la Printempa Festo, tio estas nomata "forigo de malriĉa diablo". Diversaj lokoj de Ĉinio havas malsamajn manierojn por la sama celo forigi malriĉecon.

Karaj amikoj, en la antaǔaj kelkaj tagoj ni rakontis al vi pri kutimoj de la ĉinoj dum la Printempa Festo. En la pasinteco tiuj kutimoj pli-malpli portis superstiĉan koloron. Nun oni korpigas novan enhavon en la malnovaj kutimoj: oni eksplodigas petardojn, surgluas versparojn kaj novjarajn bildojn, ludas drakan lanternon kaj leonan dancon por esprimi siajn ĝojojn kaj aspiron al la bela vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin