Koloraj vaporumitaj panoj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-02-02 09:45:13     Redaktoro:Shanshan

S-ino Lv Ailing aĝas 48 jarojn kaj loĝas en vilaĝo Chibei de urbo Yantai, Shandong-provinco, orienta Ĉinio. Ŝi komencis lerni kuiradon de koloraj vaporumitaj ĉinaj panoj ekde ŝia junaĝo, pere de instruado de sia patrino. Post kiam ŝi edziniĝis en la aĝo de pli ol 20 jaroj, ŝi komencis fari la kolorajn tradiciajn panojn hejme, kaj ĝis nun ŝi jam lerte kuiris ilin pli ol 20 jarojn. Post senĉesa praktiko kaj esploro, ŝi povas krei figurojn de la panoj. Ŝiaj koloraj panoj estas vendataj al diversaj lokoj de Ĉinio kaj estas tre popularaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin