Konfucea kurso en Jagiellonian-Universitato okazigis aktivadojn por ĉina Printempa Festo

(GMT+08:00) 2018-02-08 09:03:39     Redaktoro:Selena

En la 2a de februaro, la Konfucea kurso en Jagiellonian-Universitato en la pollanda meznorda urbo Torun okazigis aktivadojn por bonvenigi ĉinan Printempan Feston.

Tiun tagon, en la malnova distrikto de la urbo, kursanoj ludis drakdancon, kiu altiris al si atenton de grandnombraj lokanoj. Ili venis en la aŭditorion de la universitato kaj festis la ĉinan Printempan Feston kune kun instruistoj kaj studentoj.

Ĉina estro de la Konfucea kurso Wang Ruoxuan prelegis pri la ĉina lingvo. Spertinte drakdancon, kaligrafion, manĝadon de ĉinaj manĝaĵoj kaj lecionon pri la ĉina lingvo, lokano Marcin Pilarski diris, ke la prelego kaj aktivadoj estas tre interesaj. Por kuraĝigi siajn gefilojn lerni la ĉinan lingvon, li kaj lia 14-jara filino kaj 10-jara filo jam sin anoncis al la kurso, kaj li ankaŭ instigis aliajn du filinojn partopreni en la vintra kampadejo pri la ĉina lingvo.

Konkurso pri uzo de manĝbastonetoj ĉe geknaboj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin