La januara numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage

(GMT+08:00) 2018-02-08 09:55:29     Redaktoro:Li
En la retejo revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la januara numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam 111 jarojn. La numero estas la unua en la jarkolekto 2018, la Jaro de Esperanto-Kulturo.

Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne membras en UEA aŭ ne abonas la revuon, estas invitataj konatiĝi kun ĝia riĉa enhavo: novaĵoj, artikoloj, recenzoj, intervjuoj ks. Bonvolu sciigi pri la elŝutebleco al ĉiuj eventualaj interesiĝantoj.

la informo estis citita el retejo de UEA

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin