Fokusoj de la Semajno (Feb. 23)

(GMT+08:00) 2018-02-23 14:43:43     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al sia irana paralelulo, Hassan Rouhani, pro la kraŝo de irana pasaĝeraviadilo en dimanĉo.

En sia mesaĝo, Xi esprimis sian plej profundan funebron pri ĉiuj viktimoj en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Li ankaŭ esprimis sian plej sinceran simpation al la familioj de tiuj mortintoj en la tragedio.

La pasaĝeraviadilo de la flugkompanio Aseman al la sudokcidenta urbo Yasuj malaperis sur la radara ekrano 50 minutojn post la ekflugo el Teherano dimanĉe.

La Irana Civil-aviada Organizo konfirmis, ke la aviadilo kraŝis en la monton Dena en la irana centra provinco Isfahan, kaj neniu el la 65 homoj en la aviadilo postvivis.

Lokaj amaskomunikiloj diris lunde, ke la vrako de la fatala aviadilo estis trovita en la urbo Dengezlu de la provinco Isfahan.

Delegacio de la usona kongreso lunde komencis tritagan viziton al Kubo, renkontiĝante kun oficialuloj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj meze de streĉitaj rilatoj kun Vaŝingtono pro asertitaj "sonondaj atakoj" kontraŭ usonaj diplomatoj tie.

La delegacio, estrata de demokrata senatano Patrick Leahy, renkontiĝis kun Carlos Fernández de Cossio, la nova direktoro de la ministerio pri usonaj aferoj kaj aliaj oficialuloj. Tio estis parto de la "fakt-trova vojaĝo" pri la ŝanĝoj de eksterlanda politiko de Vaŝingtono al la insulo.

Fernández diris en sia Twitter-konto, ke li kun plezuro bonvenigis la usonan senatanon Patrick Leahy kaj la kongresan delegacion al la kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj ĝuis konstrueman kaj sinceran dialogon.

La lastatempaj nekonataj fizikaj afliktoj suferitaj de la personaro de la usona ambasadorejo en Kubo, inkluzive de aŭdaj difektoj, estas sur la tagordo. La okazaĵoj igis Vaŝingtonon anonci, ke ĝi reduktis personaron de la ambasadorejo kaj ĉesis doni vizojn. Laŭ la kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Fernández emfazis al la usonaj parlamentanoj, ke nek usonaj nek kubaj esploristoj trovis ian ateston, ke tiaj atakoj vere okazis. Usono ankoraŭ ne formale akuzis Kubon pri efektivigo de la atakoj, sed usona prezidento Donald Trump diris, ke en oktobro li kredis, ke Havano estis respondeca pri ili. Sed Kubo neis sian respondecon.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas marde petis la Sekurecan Konsilion de la UN kunvoki internacian konferencon, kiu rezultigos la agnoskon de la palestina ŝtato surbaze de la landlimoj de 1967. Li diris, "Ni petas kunvoki internacian packonferencon antaŭ la mezo de 2018, bazitan sur internacia leĝo kaj rilataj rezolucioj de la UN, kun vasta internacia partopreno, inkluzive de la du koncernaj partioj kaj la regionaj kaj internaciaj interesatoj." Li rimarkigis, ke la rezulto de ĉi tiu konferenco devas esti akcepto de la palestina ŝtato kiel oficiala membro de la UN.

La palestina prezidento esperis, ke la konferenco rezultigos reciprokan agnoskon inter la palestina ŝtato kaj la israela ŝtato surbaze de la landlimoj de 1967. Li urĝis formi internacian multflankan mekanismon, kiu helpos la du partiojn en la intertraktado pri solvado de la demando de la konstanta statuso difinita en la Interkonsento de Oslo. Li ankaŭ postulis, ke Israelo haltigu setlejan konstruadon dum la venontaj intertraktadoj kaj ankaŭ ajnajn unuflankajn agadojn, kiuj povas havi influon sur la venontan pacinterkonsenton

La Sekureca Konsilio marde okazigis sian monatan kunvenon. La ero en la tagordo estas la mez-orienta situacio, inkluzive de la palestina demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin