Fokusoj de la Semajno (Mart. 09)

(GMT+08:00) 2018-03-09 09:12:45     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis sian unuan sesion lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj ŝtato ĉeestas la malferman kunvenon.

Ĉefministro Li Keqiang faris la raporton pri la registara laboro en la malferma kunveno. Vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso, Wang Chen faris al la kunveno la raporton pri amendo al la konstitucio.

Laŭ la tagordo de la sesio, krom la raporto pri la registara laboro, la raporto pri la laboro de la Konstanta Komitato de la NPK kaj laborraportoj de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, la deputitoj por la Nacia Popola Kongreso ekzamenas ankaŭ la projekton de amendo al la konstitucio, la projekton de la leĝo pri kontrolado kaj la planon pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilio kaj elektos kaj decidos membrojn de ŝtataj organoj.

En la raporto pri la registara laboro, ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio malfermos siajn pordojn pli larĝe al fremdlandaj investantoj ĉi-jare per kompleta malfermo de sia ĝenerala fabrikado kaj vastigos la aliron al multaj aliaj sektoroj. Li diris, ke fremdlandaj investantoj havos pli larĝan aliron al sektoroj, kiel ekzemple telekomunikado, medicinaj servoj, edukado, prizorgo de maljunuloj kaj novenergiaj veturiloj. Li akcentis, ke Ĉinio ellaboros samajn enmerkatigajn normojn por ĉinaj kaj fremdlandaj bankoj.

Laŭ la raporto pri la registara laboro, Ĉinio starigis sian celon de ekonomia kresko je ĉirkaŭ 6,5% por 2018, senŝanĝe kun tio por 2017. Konsidere pri la ekonomia fundamento de Ĉinio kaj ĝia kapablo por kreado de laborpostenoj, la kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5% ebligos al Ĉinio realigi relative plenan dungiĝon.

La norda kaj suda flankoj de la Korea Duoninsulo interkonsentis okazigi pintkunvenon en la fino de aprilo. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio esperas, ke la du flankoj vere efektivigos rilatan konsenton kaj antaŭenigos plu la procezon de repacigo kaj kunlaboro.

Altranga konsilisto de sud-korea prezidento pri nacia sekureco Chung Eui-yong, estro de la speciala delegacio de Sud-Koreio al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), diris marde, ke Sud-Koreio kaj la KDPR interkonsentis okazigi pintkunvenon en la fino de aprilo en la Paca Hejmo sur la sud-korea flanko de la demarkcia linio en Panmunjom. Chung anoncis tion en gazetara konferenco en la prezidentejo Blua Domo. Li diris, ke la KDPR klare esprimis sian volon pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj dialogo kun Usono

Geng diris, ke Ĉinio delonge rekomendas kaj aktive antaŭenigas solvadon de la problemo de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj konsiliĝo kaj ĉiam konsilas al ĉiuj partioj faciligi komprenon kaj starigi reciprokan fidon. Ĉinio subtenas interŝanĝojn kaj interreagojn komencitajn inter la du flankoj okaze de la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, kaj ĝojas vidi pozitivajn rezultojn akiritajn de la du flankoj. Li aldonis, ke la ĉina flanko esperas, ke la du flankoj efektivigos rilatan konsenton kaj antaŭenigos plu la procezon de repacigo kaj kunlaboro.

Konstantin Kosachev, prezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj sub la Federacia Konsilio de Rusio, diris merkrede, ke Usono enkondukis novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kun la celo subfosi la pacan intertraktadon inter Sud-Koreio kaj la KDPR.

Kosachev skribis en sia Twitter-konto, ke la usonaj motivoj por sankcioj kontraŭ aliaj landoj estas pli kaj pli absurdaj. Restas neklara la kazo pri mortigo de viro el la KDPR en la kuala-lumpura internacia flughaveno en Malajzio, kaj ne necesas diri, ke oficialuloj de la KDPR estis implikitaj en la kazo, tamen la usona registaro tute ne interesiĝas pri ĉio ĉi. Kosachev aldonis, ke Usono enkondukis la novajn sankciojn okaze de la evidenta reboniĝo de la situacio en la Korea Duoninsulo, kun la celo subfosi la interkorean pacintertraktadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin