Fokusoj de la Semajno (Mart. 23)

(GMT+08:00) 2018-03-22 18:02:34     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, finis sian unuan sesion marde en Pekino. En la 16-taga sesio, ĉirkaŭ 3 000 deputitoj por la Nacia Popola Kongreso serioze plenumis siajn respondecojn donitajn de la konstitucio kaj leĝoj, adoptis la amendon al la konstitucio, la leĝon pri kontrolado, la planon pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilio, aprobis laborraportojn de la registaro, la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, kaj decidis pri gvidantoj de registaraj organoj.

Nove elektita ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan paroladon en la ferma kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Xi esprimis sian koran dankon al ĉiuj deputitoj kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj pro ilia fido pri li. Xi diris, "Estas glora misio kaj peza respondeco por servi sur ĉi tiu granda posteno de prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. Mi ĉiam fidele plenumos miajn respondecojn donitajn de la konstitucio, estos lojala al la patrolando kaj la popolo, singarde plenumos mian devon, faros mian plejeblon, diligente laboros kaj restos sindona." Li vokis profundigi reformon en ĉiuj kampoj, plivastigi malfermon, apliki novan vizion de disvolvado, akceli altkvalitan ekonomian disvolvadon kaj evoluigi modernigitan ekonomion per pli da energio kaj pli da konkretaj rimedoj, por pli bone montri la viglecon de la socialisma merkatekonomio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede reasertis, ke neniu estos gajna en komerca milito.

Amaskomunikiloj raportis, ke la usona Ĉambro de Komerco kaj aliaj komercaj asocioj urĝis la usonan registaron ne meti unuflankajn tarifojn sur ĉinajn varojn, ĉar tio malutilos al usonaj konsumantoj kaj la ekonomia kreskado.

Proparolanto Hua Chunying diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj estas neniu "supera kiraso", kiu povas certigi la nevundeblecon de iu lando, kiam ĝi svingas la grandan bastonon de komerca protektismo en aliaj. Hua rimarkigis, ke ĉina-usonaj rilatoj estas reciproke profitaj, kaj duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro en la pasintaj 40 jaroj kreis grandegajn merkatojn kaj multajn laborpostenojn por ambaŭ landoj, kaj tio ankaŭ malpliigis la averaĝajn kostojn de usonaj familioj. Se Usono ne akirus palpeblan profiton de ĝi, la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj ne povus tiel rapide disvolviĝi. Ŝi diris, ke Ĉinio neniam intence serĉis favoran saldon el komerco, kaj multaj faktoroj kaŭzis la malekvilibron en duflanka komerco. Ŝi aldonis, ke la ĝusta maniero solvi la malekvilibron estas malfermi la merkaton pli larĝe unu al la alia kaj plivastigi duflankan kunlaboron anstataŭ lanĉi komercan militon.

Loka ĵurnalo raportis, ke eksa franca prezidento Nicolas Sarkozy merkrede estis submetita al formala enketo pri suspektataj fondusoj el Libio. La ĵurnalo Le Monde raportis, ke post pridemandado al Sarkozy dum 48 horoj pri la akuzoj, financaj juĝistoj decidis komenci formalan enketon pri suspekto de pasiva korupto, kontraŭleĝa financado por elektkampanjo kaj kaŝado de libiaj publikaj fondusoj.

Sarkozy, kiu servis kiel franca prezidento de majo 2007 ĝis majo 2012 kaj restas la plej populara konservativa figuro de la lando, estis ankaŭ metita sub la polican regadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin