La unuan vesperon mi do endormiĝis sur la sablo, mil mejlojn for de kiu ajn loĝigita loko. Mi ja estis multe pli izolita ol ŝip-rompulo sur floso meze de oceano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagiĝe vekis min kurioza voĉeto:
"Mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton!"
"Kion?"
"Desegnu por mi ŝafeton!"
Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tute eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min. Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis fari.
Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj senkuraĝigis min de pentrista karieo jam kiam mi estis sesjara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi nenion lernis desegni.
Do mi rigardis tiun aperaĵon per okuloj tute rondaj pro miro. Ne forgesu, ke mi troviĝis mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Nu, mia hometo ŝajnis al mi nek vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, aŭtimo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de dezerto, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Kiam mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:
"Sed... kion vi faras ĉi tie?"
Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre gravan:
"Mi petas vin desegni por mi ŝafeton!"
Kiam mistero tro impresas, oni ne kuraĝas malobei. Eĉ se tio ŝajnas al mi absurda ĉi tie, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko kaj en danĝero de morto, mi tamen elpoŝigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, historion, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni. Li respondis al mi:
"Ne gravas. Desegnu por mi ŝafeton!"
Ĉar ŝafon mi neniam desegnis, Mi refaris por li unu el la du solaj desegnoj. Kiujn mi kapablis fari: tiu de la fermita boao.
Kaj en mirego mi aŭdis la hometon respondi al mi:
"Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas tre danĝera kaj elefanto okupas tro multe da spaco. Ĉe mi ĉio estas tute eta. Mi bezonas ŝafeton. Desegnu por mi ŝafeton!"
Do, mi desegnis.
Li atente rigardis kaj poste diris:
"Ne! Tiu ĉi estas jam tre malsana. Faru alian!"
Tiam mi desegnis devove:
Mia amiko ĉarme ridetis kun indulgo:
"Vidu mem...ĉi tio estas ne ŝafeto, sed virŝafo. Ĝi havas kornojn... "
Do mi rekomencis desegni. Sed, kiel la antaŭaj, ĝi estis rifuzita:
"Tiu ĉi estas tro maljuna. Mi volas ŝafeton, kiu longe vivu." Tiam mi senpacienciĝis kaj, ĉar mi volis senprokraste komnci la malmuntadon de mia motoro, mi skizaĉis ĉi tiun lastan desegnon.
Kaj mi ĵetis tiujn ĉi vortojn:
"Jen estas la kesto. La ŝafeto, kiun vi volas, troviĝas interne."
Sed mi tre suspriziĝis, vidante la vizaĝon de mia juna kritikisto ekbrili pro ĝojo:
"Ĝuste tia mi volis ĝin! Ĉu vi kredas, ke tiu ŝafeto bezonos multe da herbo?"
"Kial?"
"Tial, ĉar ĉe mi ĉio estas tute eta..."
"Certe sufiĉos. Mi donis al vi tute etan ŝafeton."
Li klinis sian kapeton al la desegno:
"Ne tiel etan... Ha! Ĝi endormiĝis..."
Kaj tiel mi konatiĝis kun la eta princo.