03
Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni, de kie li devenas. La eta princo, kiu metadis al mi multajn demandojn, ŝajnis neniam aŭdi la miajn. Dank' al vortoj hazarde diritaj, tamen, mi iom post iom malkovris ĉion. Tiel, kiam la unuan fojon li ekvidis mian aviadilon (mi ne desegnos mian aviadilon, temas pri desegno tro malfacila por mi), li demandis min:
—Kio estas tiu ĉi aĵo?
—Tio ne estas aĵo. Tio flugas. Tio estas aviadilo. Ĝi estas mia aviadilo.
Kaj mi fieris sciigi lin, ke mi flugas. Tiam li ekkriis:
—Kio? Ĉu do vi falis el la ĉielo?
—Jes, mi diris modeste.
—Ha, amuze!...
Kaj la eta princo tre gracie ekridis, kio multe incitis min. Mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfeliĉojn. Poste li aldonis:
—Tiel do, ankaŭ vi venas de la ĉielo! De kiu planedo vi estas?
Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia ĉeesto, kaj mi abrupte demandis:
—Ĉu do vi venas de alia planedo?
Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis, rigardante mian aviadilon:
—Estas vere, ke per ĉi tio oni ne povas veni de tre malproksime…
Kaj li enprofundiĝis en revadon, kiu longe daŭris. Poste li elpoŝigis mian ŝafeton kaj absorbiĝis en admiradon de sia trezoreto.
Vi povas imagi, kiom multe scivoligis min tiu aludo pri "aliaj planedoj". Mi do penis pliinformiĝi pri tio:
—De kie vi venas, etulo mia? Kie estas via hejmo? Kien vi volas forporti mian ŝafeton?
Post medita silento li respondis:
—La kesto, kiun vi donis al mi, ege taŭgtas, ĉar dumnokte ĝi fariĝos ĝia dometo.
—Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al vi ankaŭ ŝnuron por alligi ĝin dumtage. Kaj fosteton.
Tiu propono ŝajne ŝokis la etan princon:
—Ĝin alligi? Kia stranga ideo!
—Sed, se vi ne alligos ĝin, ĝi iros ĉien ajn kaj perdiĝos…
Kaj mia amiketo denove ekridis:
—Sed kien do vi kredas, ke ĝi iros?
—Ien ajn. Rekte antaŭen…
Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:
—Ne gravas. Ĉe mi estas tiel malvaste!
Kaj, eble iom melankolie, li aldonis:
—Rekte antaŭen, oni ne povas iri tre malproksimen…