Fokusoj de la Semajno (Maj. 11)

(GMT+08:00) 2018-05-11 08:55:01     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, renkontiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), en la urbo Dalian en la ĉina nordorienta provinco Liaoning de la 7a ĝis la 8a de majo.

Xi interparolis kun Kim kaj aranĝis bonvenigan bankedon por li. Ili ankaŭ kune promenis kaj ĉeestis tagmanĝon. En sincera kaj amika atmosfero, la plej altaj gvidantoj de la du partioj kaj la du landoj ĉiuflanke kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR kaj pri gravaj demandoj de komuna zorgo.

Vladimir Putin lunde ĵuris enoficiĝon por sia kvara mandato kiel rusa prezidento.

Putin diris en la enoficiĝa ceremonio en Kremlo, "Estas mia devo kaj la signifo de mia tuta vivo fari ĉion por Rusio, ĝiaj estanteco kaj estonteco, por certigi, ke ĝi estas paca kaj prospera, por konservi kaj daŭrigi nian grandan popolon kaj alporti prosperon al ĉiu familio en Rusio."

Li diris, "Rusio bezonas konstrui liberan socion. Ni bezonas trarompojn en ĉiuj kampoj de la vivo. Tia progreso povas esti atingita nur en libera socio, kiu akceptas ĉion novan kaj progresintan kaj rifuzas maljustecon, stagnadon, senscian protektismon kaj burokratan rigidecon."

Proksimume 6 000 homoj estis invititaj al la enoficiĝa ceremonio, inkluzive de membroj de la registaro, deputitoj kaj senatanoj, juĝistoj de la Konstitucia Kortumo, estroj de diplomatiaj misioj kaj reprezentantoj de la kleriko kaj junularaj organizoj.

Ĉinio lunde esprimis elkoran gratulon al Putin okaze de lia enoficiĝo por la kvara mandato kiel rusa prezidento. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko kredas, ke sub la gvidado de prezidento Putin, Rusio akiros plu atingojn en nacia konstruado, socia kaj ekonomia evoluigo.

Usona prezidento Donald Trump anoncis marde, ke Usono sin retiros el la interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kiu estis subskribita en 2015. Li diris, ke la interkonsento ne povis malhelpi al Irano evoluigi nukleajn armilojn aŭ subteni terorismon en la regiono.

Gvidantoj de multaj landoj kaj internaciaj organizoj deklaris siajn starpunktojn pri la usona decido.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres esprimis gravan maltrankvilon pri la anonco de Trump. En sia deklaro, li urĝis ĉiujn aliajn partoprenantojn de la interkonsento komplete plenumi siajn proprajn promesojn kaj petis aliajn membroŝtatojn de la UN subteni plu la interkonsenton.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Rusio profunde desapontiĝis pri la unuflanka retiro el la nuklea interkonsento kaj la rekomenco de sankcioj kontraŭ Irano.

Franca prezidento Emmanuel Macron, brita ĉefministro Theresa May kaj germana ĉefministro Angela Merkel publikigis komunan deklaron, dirante, ke ili bedaŭras la decidon de Trump, kaj ke la tri landoj restos en la nuklea interkonsento.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris, ke la EU subtenos la nuklean interkonsenton. Ŝi asertis, ke la irana nuklea interkonsento estas unu el la plej grandaj sukcesoj de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin