Fokusoj de la Semajno (Jul. 13)

(GMT+08:00) 2018-07-12 17:08:34     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la malferma ceremonio de la oka ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj marde matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi anoncis, ke Ĉinio kaj arabaj landoj konsentis starigi estontec-orientitan strategian partnerecon de ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolviĝo. Xi diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo, proponita de Ĉinio, akiris vastan subtenon de la internacia komunumo, inkluzive de la araba mondo, kaj ke la arabaj landoj troviĝantaj en la vojkruciĝo de la Zono kaj Vojo estas naturaj partneroj de kunlaboro en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li emfazis, ke la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj estas promesplena en dialogo kaj kunlaboro kaj devas adaptiĝi al disvolviĝo de duflankaj rilatoj en la nova epoko. Li alvokis ambaŭ flankojn daŭrigi kaj disvolvi la spiriton de la Silka Vojo, antaŭeniri al la celo kaj senlace klopodi por realigi rejuniĝon de la du grandaj nacioj kaj akceli konstruadon de la ĉina-araba komunumo kun komunaj interesoj kaj komuna estonteco.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde diris, ke Ĉinio kaj Germanio bezonas plu ekspluati sian potencialon por akceli komercan faciligon kaj grandigi servan komercon inter la du landoj.

Li, kiu estis en Germanio por tritaga oficiala vizito, faris la rimarkojn en la ferma ceremonio de duflanka forumo pri ekonomia kaj teknologia kunlaboro. Ankaŭ germana kanceliero Angela Merkel ĉeestis la okazaĵon.

La ĉina ĉefministro vokis al la du landoj pliigi dudirektan investon kaj liveri justan, travideblan kaj antaŭvideblan investmedion unu al la alia. Li rimarkigis, ke ĉina-germana kunlaboro spertis ampleksan stabilan kaj sanan disvolviĝon, kaj la du landoj bezonas antaŭenigi kunlaboron en novigado kaj akordigi siajn evoluigajn strategiojn en novigado.

Ĉinio kaj Germanio reasertis la starpunkton, ke la du ekonomioj kune protektos liberan komercon kaj firme oponos unuflankecon kaj protektismon, kaj defendos la multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj. Ĉinio sin dediĉos plu al plilarĝigo de sia pordmalfermo por pli bone trakti unuflankecon kaj protektismon. Li aldonis, ke konsidere la nunan cirkonstancon de tutmondiĝo, komenci komercan disputon ne nur damaĝas profitojn de ambaŭ flankoj, sed ankaŭ malutilas al la interesoj de ĉiuj partioj rilataj al la tutmonda industria ĉeno, kaj ke estas neniu gajninto en ajna komerca disputo.

Marde en Bruselo, Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), kaj Jean - Claud Juncker, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, subskribis novan komunan deklaron de la Eŭropa Unio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

La deklaro diris, ke en 2016 en Varsovio, la Eŭropa Unio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizo subskribis komunan deklaron, por plifortigi duflankan kunlaboron kaj akceli pacon kaj stabilecon en la eŭrop-atlantika regiono. En la pasintaj du jaroj, la duflanka kunlaboro faris grandan progreson en certigo de mara sekureco en Mediteraneo, traktado de minacoj de miksta milito, kaj konservado de sekureco en najbaraj regionoj.

La deklaro diris ankaŭ, ke la du flankoj subskribis la novan komunan deklaron por reaserti la neceson de kunlaboro, kaj ili kunlaboros en la kampoj de milita fleksebleco, batalo kontraŭ terorismo, traktado de kemiaj, biologiaj, radioaktivaj kaj nukleaj riskoj, virino kaj paco, kaj sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin