Fokusoj de la Semajno (Jul. 27)

(GMT+08:00) 2018-07-27 10:30:25     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ambasadoro al la UN Ma Zhaoxu diris marde, ke la "duŝtata solvo" estas la fundamenta maniero por solvi konfliktojn inter Palestino kaj Israelo. Li urĝis pli grandajn klopodojn por rekomenci intertraktadon.

La ĉina sendito faris la rimarkojn dum parolado en publika debato pri la mezorienta situacio, kiun okazigis la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke la palestina-israela situacio estas profunde maltrankviliga kaj fragila, kaj la "duŝtata solvo" estas la fundamenta maniero por solvi konfliktojn inter ili. La internacia komunumo devas sekvi la rilatajn rezoluciojn de la UN, la principon "tero kontraŭ paco" kaj la Araban Iniciaton pri Paco, kaj pliigi siajn klopodojn por rekomenci intertraktadon.

Ma diris, ke konkretaj agoj precipe devas esti prenitaj por efektivigi la rezolucion 2334 de la Sekureca Konsilio, kaj ĉesigi ĉiujn setlejajn agadojn sur la okupata palestina teritorio kaj la malkonstruadon de palestinaj domoj kaj proprietaĵoj.

Samtempe la ĉina sendito urĝis haltigi perforton kontraŭ civiluloj, preni rimedojn por renkonti unu la alian duonvoje kaj tiel krei necesajn kondiĉojn. Li ankaŭ proponis kunvoki novan internacian konferencon por frua rekomenco de intertraktado.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke estas "neniu gajninto en komerca milito", kaj vokis Usonon sin retiri el la malĝusta vojo kaj ne plu iri.

La registaro de Trump anoncis, ke ĝi liveros 12 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi usonajn terkulturistojn, influitajn de nunaj komercaj disputoj. Tamen, usonaj leĝdonantoj kaj terkulturistoj kritikis la planon, dirante, ke terkulturistoj volas ricevi pli da komerco ol da subvencio.

Geng diris, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj la komercaj disputoj provokitaj de Usono alportas nenion alian ol malutilon al ĉiuj. Li vokis Usonon aŭskulti la racian voĉon enlande kaj la komunan apelacion de la internacia komunumo, rekoni la situacion, kaj sin retiri el la malĝusta vojo kaj ne plu iri.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vokis BRICS-landojn sekvi multflankecon kaj plibonigi tutmondan regadon.

Xi faris la alvokon dum parolado en la komerca forumo de la 10a pintkunveno de BRICS-landoj, kiu okazas de la 25a ĝis la 27a de julio en la sud-afrika urbo Johanesburgo. Li diris: "Ni devas urĝi ĉiujn partiojn plene observi kolektive adoptitajn internaciajn regulojn kaj egale trakti ĉiujn landojn senkonsidere pri ilia grandeco."

Li ankaŭ emfazis, ke BRICS-landoj devas trakti demandojn, kiuj gravas al ĉiuj, per konsiliĝo, kaj oponi hegemonion kaj potencajn politikojn. Li alvokis BRICS-landojn akceli komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan sekurecon, aktive partopreni en mediaciaj klopodoj por solvado de geopolitikaj tiklaj demandoj.

La ĉina prezidanto akcentis: "Estas grave, ke ni firme subtenu la multflankan komercan reĝimon, antaŭenigu reformon de la tutmonda ekonomia regado kaj plialtigu la reprezentadon kaj voĉon de emerĝantaj merkatoj kaj evolulantaj landoj. Kiam novaj reguloj estas ellaboritaj pri aferoj, kiel ekzemple novigo, komerco kaj investo, kaj intelekta proprieto aŭ pri novaj kampoj, inkluzive de retspaco, ekstera spaco aŭ polusaj regionoj, ni devas certigi, ke la vidpunktoj de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj estas atentataj, iliaj interesoj kaj postuloj estas konsiderataj, kaj estas sufiĉaj ŝancoj por ilia disvolvado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin