Eksprestrajno inter Luzhou, Chengdu kaj eŭropaj landoj

(GMT+08:00) 2018-07-31 11:05:20     Redaktoro:Selena

El: Wang Hongqiang/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La ĉina urbo Luzhou havas plej grandan kajon de konteneroj en Sichuan-provinco, kiu interligas akvan transportadon de Jangzio al trajnolinio inter la ĉina urbo Chengdu kaj eŭropaj landoj. Tio havas pozitivan signifon por disvolviĝo de la jangzia ekonomia zono, precipe por antaŭenpuŝo de ekstera malfermo de ĉinaj sud-okcidentaj provincoj. Samtempe kun tio, koncernaj flankoj devas klopodi por nutri la merkaton kaj plene utiligi la eksprestrajnon.

Nun ekzistas problemo por la eksprestrajno, t.e. eliri multe kaj eniri malmulte. Tial oni devas konsideri kiel pliigi varojn transportatajn per la trajno dum revena vojo. Tio bezonas kunlaboron inter Ĉinio kaj diversaj landoj kaj ankaŭ aktivan partoprenon de entreprenoj de diversaj landoj.

He Zhongyong, ĝenerala direktoro de Minsheng-a Vaporŝipa Limigita Komparnio, kiu okupiĝas pri varotransportado, diris al raportisto, ke nun multaj rusaj entreprenoj faras merkatan ekspluaton por ke iliaj lignoj estu transportataj dum la reveno de la trajno.

El: Muo Xiao/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Interligo kaj interlaboro estas bazo por interlanda kaj interregiona komerco. Kvankam la trajno alfrontas malfacilaĵojn en la komenco, tamen sekve de aktiva partopreno de entreprenoj kaj efika gvido kaj servo de registaroj, ĝi sendube ludos pli grandan rolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin