Unu tago de ĝenerala kuracisto Wang Yazhu

(GMT+08:00) 2018-07-31 15:31:38     Redaktoro:Ĝoja

Kompare kun specialisto, kiu zorgas ĉefe pri malsano, kaj kun privata kuracisto, kiu ĉefe donas servadon de kuraco, ĝenerala kuracisto zorgas pli multe pri sano dum la tuta vivo de personoj kaj donas kontinuan kuracadon kaj prisanan servadon. Ĝenerala kuracisto estas la profesiulo en multaj fakoj kaj titolita "gardisto" por sano. Hodiaŭ mi volas prezenti al vi ĉi tian ĝeneralan kuraciston, 28-jaran s-inon Wang Yazhou.

Wang Yazhu diris: "Kiam mi elektis kuraciston kiel mian profesion, tiam mi demandis, ke sen medikamentoj, sen ekipaĵoj kaj sen ekzamenaj metodoj kiel kuracisto laborus? Poste mi eksciis pri ĝenerala kuracisto, mi pensis, ke ĝenerala kuracisto povas fari pli da aferoj ol tiuj aferojn. Ĝenerala medicino kovras la homan vivon de naskiĝo ĝis morto kaj inkludas junecon kaj maljunecon. Ekzemple, de infaneco vi loĝas ĉi tie kaj mi servas kiel via kuracisto, vi maljuniĝas, mi same, kaj ankoraŭ estas via kuracisto, kaj finfine ni povas fariĝi amikoj. Tial mi opinias, ke ĝenerala kuracisto estas pli homeca kaj konforma al mia sento kaj atendo pri la profesio, nome mi esperas, ke mi, kiel amiko, kontaktiĝos longtempe kun malsanulo."

Wang Yazhu laboras en la kvartala prisana serva centro de Dongmen-strato sub Hospitala Grupo Luohu, en Shenzhen de la ĉina provinco Guangdong. Kiam mi renkontiĝis kun Wang, tiam ŝi jam laboris matene en la centro, kiu situas en komerca strato de la distrikto Luohu. Luohu havas plej densan loĝantaron en Shenzhen kaj Dongmen estas la plej frua komerca zono. Tie vivas 39 mil konstantaj loĝantoj kaj en najbaraj komercaj zonoj estas 56 mil laboristoj, kiuj estas servitoj de Wang kaj ŝiaj kolegoj. Antaŭtagmeze Wang Yazhu servos por loĝantoj en servejo de familiaj kuracistoj apude de la centro.

La kvartala prisana serva centro de Dongmen-strato sub Hospitala Grupo Luohu, Shenzhen, kiu situas en komerca strato de la distrikto Luohu.

Pluvetis kiam mi kaj Wang foriris el la centro al la servejo. Ni kaj paŝis kaj babilis. Laŭ statistiko, ĝis la fino de la jaro 2016 estis 209 mil registritaj ĝeneralaj kuracistoj en Ĉinio, al po dekmil ĉinoj servis 1.51 ĝenerala kuracisto. Ĉinio fortigas trejnadon de ĝeneralaj kuracistoj, kaj celas, ke en 2020 formiĝu unueca kaj norma trejna modelo kaj la serva modelo de "unua kuraco en bazo", la nombro de ĝeneralaj kuracistoj superu 300 mil, al po dekmil ĉinoj en urboj kaj kamparo servu 2 ĝis 3 kvalitaj ĝeneralaj kuracistoj; en 2030 al po dekmil ĉinoj en urboj kaj kamparo servu 5 kvalitaj ĝeneralaj kuracistoj. Pro tio diversaj lokoj, inkluzive de Shenzhen, plivastigas trejnan skalon per multaj vojoj, kiel trejnado de specialistoj, por ke ili fariĝu ĝeneralaj kuracistoj, norma trejnado kaj enkonduko de fremdlandaj ĝeneralaj kuracistoj. Fininte sian studadon en klinika medicino en 2014 Wang Yazhu venis al la urbo Shenzhen kaj partoprenis la trijaran norman trejnadon de ĝenerala kuracisto. Lastjare ŝi fariĝis ĝenerala kuracisto kaj baldaŭ organizis sian skipon de familiaj kuracistoj.  

Wang Yazhu diris: "La skipo konsistas el unu ĝenerala kuracisto, unu flegisto, unu kuracisto pri publika higieno, unu kuracisto pri medikamentoj kaj unu fakulo pri iu aparta kampo laŭ bezono de malsanuloj, ekzemple psikoterapiisto kaj nutradisto."

Laŭ regulo, se oni loĝas en la urbo Shenzhen ses monatojn, li aŭ ŝi rajtas subskribi interkonsenton kun iu skipo de familiaj kuracistoj. Ĝis la fino de 2017 en Shenzhen la nombro de tiaj skipoj estis 2 138. Nun en la distrikto Luohu estas 316, kiuj servas al 610 mil loĝantoj, 60.76% de la loĝantaro de Luohu, en sanigo, prevento kontraŭ malsanoj, establo de prisana dosiero kaj kuracista konsiliĝo per interreto kaj aliaj, sume 12 flankoj. Pri la subskribo Wang estas tre singarda, nun malpli ol 60 loĝantoj subskribis interkonsenton kun ŝia skipo.

Wang Yazhu diris: "Mi opinias, ke estas grava unue establi fidon kun homoj. Mi tre bone konas tiujn, kiuj jam subskribis interkonsenton kun mi, mi scias tion, kion ili bezonas, mi scias situacion de ilia sano, ankaŭ ili fidas min. Kun tia kono mi kaj ili subskribis interkonsenton pri servado de familiaj kuracistoj."

La unua servejo de familia kuracisto en urbo Shenzhen

Konversaciante mi kaj Wang Yazhu atingis la servejon de familiaj kuracistoj en la loĝkvartalo Lixin-Ĝardeno. La servejo areas proksimume 40 kvadratajn metrojn, estas orda kaj pura. Sur muro de la ekstera ĉambro estas fotoj de la skipo, proksimume al la muro staras ekzamena maŝino, per tiu ĉi maŝino loĝantoj povas mem fini 9 ekzamenojn, inkluzive de ekzamenoj pri glukozo en sango, oksigeno en sango kaj graso en plasmo, povas koni sian prisanan situacion per respondo de dekoj da demandoj kaj ricevi skribajn proponojn pri manĝado, laboro, ripozo ktp. Kaj en la pli malgranda interna ĉambro Wang Yazhu kaj kolegoj laboras, akceptas vizitantojn kaj donas konsilojn pri sano al ili.

Per tiu ĉi maŝino unu loĝanto faras 9 ekzamenojn, inkluzive de ekzamenoj pri glukozo en sango, oksigeno en sango kaj graso en plasmo.

Wang Yazhu diris: "Nun ni ĝustigas informojn pri lokanoj por koni, kiuj delonge vizitas kuracistojn de nia centro Dongmen, kiuj ne faras tiel, kiuj loĝas en aliaj lokoj kvankam ili posedas domojn ĉi tie, kiuj ne estas originaj lokanoj kaj pro negoco ili nun loĝas ĉi tie. Unue ni kolektas informojn de grave prizorgataj personoj, ekzemple maljunuloj, kiuj aĝas almenaŭ 65 jarojn, infanoj, kiuj aĝas de nulo ĝis 6 jarojn, personoj, kiuj suferas kronikajn malsanojn, kaj gravedaj virinoj kaj naskontinoj. Due ni zorgas pri ordinaraj personoj."

Wang Yazhu telefonas al laboristo de la kvartalo

Farante konigon Wang Yazhu malfermis komputilon, vizitis "Servilon de Shenzhen pri Sano en Kvartaloj" kaj telefonis al laboristo de la kvartalo.

"Saluton! Mi estas kuracisto en la kvartala prisana serva centro de Dongmen-strato. Mi volas kontroli niajn informojn kontraŭ viaj por ĝustigi ilin. Ĉu eblus nun al vi?"

"Vi estas okupata. Bone, mi baldaŭ kontaktos vin."

Pro tio Wang decidis telefoni al maljunuloj, kiuj aĝas almenaŭ 65 jarojn, kaj por ili mendi senpagan korpekzamenon.

La servejo estas lanĉita de la administra oficejo de Dongmen-strato kaj la Hospitala Grupo Luohu, ankaŭ la unua servejo en Shenzhen. Oktobre de 2017 oni komencis preparon, kaj la 23-an de majo la servejo oficiale ekfunkciis. Pro la mallongtempa funkciado, ankoraŭ iuj loĝantoj ne konas la servejon, tial s-ino Han, kiu laboras en la oficejo, ofte invitas loĝantojn ĉi tien por sano. Ŝi diris: "Bona kutimo estas pli grava ol kuraco. Kvankam la centro Dongmen ne areas grande, tamen tieaj kuracistoj havas altan kuracan nivelon kaj multajn spertojn. Se ili ne estas tiel fortaj, ne eblas la servejo."

En servejo kuracisto Wang Yazhu pacience faras konsilon al loĝantoj pri sano

Maljunulo Li Wanying, kiu ĝuste loĝas en ĉambro super la servejo, volas koni la staton de sia sangopremo. Aŭdinte, ke venas kuracisto, ŝi venas.

Wang: La premo de sango estas pli alta por maljunuloj, tial via stato estas bona kun la premo je 140. Ne estu maltrankvila, se premo ne atingas 150. Bonvenon al nia servejo kaj ofte kontrolu vian premon de sango."

       "Onklino, ĉu estas oportune por vi viziti kuracistojn en centro Dongmen?"

Li: "Jes! Sed mi ne certas, ĉu ĉi tie mankas iuj ekzamenaj metodoj?"

Wang: "Estas ekzameno per maŝino CT, X-radio kaj aliaj."

Li: "Ĉu necesas vici longtempe?"

Wang: "Ne! Ĉu vi pensis, ke kuracisto longtempe zorgas pri via sano kaj en iu ajn kazo vi povas demandi lin/ŝin pri sano?"

Li: "Kompreneble estos bone se mi havos."

Pro la gaja atmosfero malstreĉiĝis s-ino Tan Cifeng, kiu unuafoje venas al la servejo.

Tan diris: "Estas plezuro renkontiĝi kun ĉi tia bonkvalita familia kuracisto. Antaŭe mi havis neniun nocion pri familia kuracisto kaj vizitis hospitalon pro malsanoj. Nun mi povas peti ŝian konsilon pri iu ajn afero rilata al sano."

Tan venis por preni sian raporton pri ekzameno de kancero en unua periodo. Estas neatendite, ke preninte la raporton kun detala klarigo kaj farinte rendevuon kun kuracisto por sia edzo, ŝi fariĝis membro de la grupeto de familia kuracisto Wang Yazhu en la apo Wechat.

Wang Yazhu diris: "Mi havas grupeton en Wechat por miaj malsanuloj. Al la grupeto aliĝis patrinoj de beboj, hipertensiuloj, diabetuloj ktp. Pri iliaj statoj mi donas konsilojn, ekzemple konsilon pri la demando, ĉu hipertensiuloj povas naĝi en somero? Ankaŭ ili uzas la grupeton por fari rendevuon kun mi, peti mian konsilon kaj demandi pri medikamentoj ktp."

Wang Yazhu diris, ke la servejo proksimigas ŝin al loĝantoj kaj intimigas rilatojn inter ili. Nun ŝi planas fari prelegojn al loĝantoj pri scioj de hipertensio kaj diabeto kaj kuraco de tiuj malsanoj.

Wang Yazhu diris: "Tre multaj laboroj estas farindaj. Sed la laboroj estas detalaj kaj nombraj. Ankaŭ iuj loĝantoj ne komprenas nin kaj opinias, ke ili ne malsanas, kial ni faras tiel por ili. Ni esperas, ke ni povos fari ĉion, kio utilas al ilia sano kaj prevento."

Pasis tiel la antaŭtagmezo. Rapide estis por tagmanĝi, Wang revenis al la centro kaj je 12:00 jam estis preta en akceptejo por urĝaj malsanuloj. Ŝi vizitis la apon nomatan "Sana Luohu" en sia poŝtelefono kaj kontrolis staton de iu malsanulo.

Wang estis preta en akceptejo por urĝaj malsanuloj

"Apo Sana Luohu celas administradon de miaj malsanuloj transigitaj inter hospitaloj kaj la centro Dongmen. Antaŭ hieraŭ mi sendis unu malsanulon al hospitalo pro lia febro de 42 gradoj C. En la apo mi povas vidi liajn raportojn pri ĉiuj ekzamenoj, mi povas spuri lin kaj koni lian plej freŝan staton. Se trakto de iu malsano estos lerninda, kun konsento de kuracistoj de hospitaloj kaj malsanuloj, mi kaj kolegoj en centroj de grupo Luohu kune lernos de kuracistoj en hospitaloj. Tia ĉi aranĝo jam funkciis 3 foje kaj efikis. Ni ne nur bone servas al malsanuloj, sed ankaŭ altigas nian kvaliton."

La apo "Sana Luohu"

Estas multaj apoj pri kuracado, kiuj multe helpas Wang en kuracado. Vicestro de la kvartala prisana serva centro de Dongmen-strato sub Hospitala Grupo Luohu, ankaŭ ĝenerala kuracisto s-ino Guo Zhihong diris, ke kvankam ĝenerala kuracisto povas trakti multajn statojn, tamen tio ne signifas, ke ĝenerala kuracisto ĉion povas fari, tial informatikaj teknikoj plenigis iliajn mankojn kaj kiel eble plej rapide altigas ilian kapablon. Ŝi diris: "Informatikaj teknikoj estas ege gravaj. Ekzemple en la centro troviĝas ĉefaj tri ekzamenoj, por aliaj ekzamenoj ni kolektas ekzemplerojn, kaj laboristoj de la centro logistika transportas ilin al la centro de ekzamenoj de nia grupo, samtage raporto povas esti elŝultebla el apo en poŝtelefonoj. Same funkcias videaĵoj de ekzamenoj: ni sendas interrete videaĵojn al la centro de videaĵoj, tie fakuloj tuj faras analizon kaj per interreto re-sendas rezultojn al nia centro. Ankaŭ informatikaj teknikoj rapidigis disdonon de medikamentoj kaj liberigis multajn laboristojn en apoteko, tial al ili eblas aliĝi al skipoj de familiaj kuracistoj. Samtempe en la centro de medikamentoj fakuloj ekzamenas interrete receptojn kaj sciigas kuracistojn la rezultojn por garantii ĝustan uzadon de medikamentoj."

La okupata akceptejo de urĝaj malsanoj.

Aŭguste de la jaro 2015, la urbo Shenzhen komencis reformadon de kuracaj establaĵoj, kaj la distrikto Luohu fariĝis eksperimentejo. Oni kunaranĝis rimedojn de kuracado, unuigis 5 hospitalojn kaj 23 prisanajn centrojn en Hospitalan Grupon Luohu, poste sub la grupo instalis 10 centrojn de rimedoj, kiel centrojn ekzamenan, medikamentan, loĝistikan kaj videan. Per serio da metodoj pliboniĝis servado de bazaj prisanaj centroj. En la unuaj kvar monatoj de la jaro 2018, pli ol 911 mil homfojoj ricevis kuracadon en la centroj de Luohu, pli multe je 25.90% ol tiu en la sama periodo de la jaro 2017. Kaj la nombro de ĝeneralaj kuracistoj en la hospitala grupo altiĝis de 260 en la jaro 2016 ĝis 394 nun, al po dekmil loĝantoj servas 3.88 ĝeneralaj kuracistoj, antaŭvide la nombro altiĝos je 4.89 kaj proksimiĝos al 5, la normo difinita de la ĉina registaro por la celo en 2030.

En akceptejo por urĝaj malsanuloj, junulo Chen Sibo petis konsilon de Wang Yazhu pri medikamentoj por sia avino. Li diris: "Lastjare mi konis ŝin pro preno de medikamentoj por mia avino. Ŝi estas tre atentema. Sciinte, ke mia avino estas hipertensiulo, ŝi aparte atentigis min, ke el la medikamentoj unu altigos premon de sango. De tiu tago mi fidas ŝin kaj ofte petas de ŝi konsilojn."

Wang Yazhu dividas sian sperton de ĝenerala kuracisto en oratora konkurso "Momento kortuŝa – rakonto el fotoj".  

Je 16:00 Wang Yazhu atingis la ĉefsidejon de la hospitala grupo kaj partoprenis oratoran konkurson titolitan "Momento kortuŝa – rakonto el fotoj". Tie mi renkontiĝis kun multaj junuloj, kiel Wang. Ili plej multe parolis pri gajno el la profesio de ĝenerala kuracisto: "Kuracisto, ni povas fariĝi amikoj!" "Kuracisto, bonvolu gasti en mia familio kaj ni trinku teon kune!" "Kuracisto, en televida programo mi vidas vin. Mi konas vin, kvankam nur aperis la dorso."

Wang Yazhu diris: "Ĉiutaga laboro similas kaj estas tre ordinara, sed dume mi trovis multajn kortuŝajn aferojn, kio igis min senti, ke la afero indas daŭri plu."

Vidinte viglajn vizaĝojn kaj sentinte ilian persistecon, mi konvinkiĝas, ke pli kaj pli da junuloj aliĝos al la skipo de ĝeneralaj kuracistoj kaj realigos sian sonĝon.

 Konsultejo de ĝeneralaj kuracistoj en la dua etaĝo de la centro Dongmen

Inteligenta apoteko en la centro Dongmen

 Aŭtonoma maŝino transportas medikamentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin