Fokusoj de la Semajno (Aug. 10)

(GMT+08:00) 2018-08-10 09:55:25     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Laŭ deklaro publikigita merkrede, Ĉinio decidis kolekti aldonajn tarifojn de importitaj usonaj varoj kun la valoro de proksimume 16 miliardoj da usonaj dolaroj.

Post la aprobo de la Ŝtata Konsilio, la Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio decidis kolekti 25-procentajn aldonajn tarifojn de importitaj usonaj varoj kun la valoro de proksimume 16 miliardoj da usonaj dolaroj post konvena reĝustigo de la dua parto de listo de la produktoj submetitaj al la tarifoj. La aldonaj tarifoj validiĝos je la 12a horo kaj 1 minuto en la 23a de aŭgusto 2018.

Parolante pri la decido, proparolanto de la Ministerio pri Komerco diris, ke la usona konduto, kiu refoje metas enlandan leĝon super internacian leĝon, estas tute malracia. Por defendi siajn justajn interesojn kaj la multflankan komercan sistemon, la ĉina flanko devigite prenis necesajn kontraŭrimedojn.

La komisiono pri doganaj tarifoj diris, ke la listo estis konvene reĝustigita post konsidero pri konsiloj de rilataj registaraj departementoj, industriaj asocioj kaj entreprenoj por plej bone protekti la interesojn de enlandaj konsumantoj kaj kompanioj.

La saud-arabia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron lunde matene, akuzante la kanadan registaron, ke ties sinteno al la agado de Saud-Arabio kontraŭ aktivuloj pri feminismo kaj homaj rajtoj estas kruda interveno en ĝiajn internajn aferojn. Saud-Arabio postulis, ke la kanada ambasadoro iru el la lando ene de 24 horoj, kaj revokis sian ambasadoron el Kanado.

La deklaro diris, ke la sinteno de la kanada registaro malobservas la fundamentajn principojn de internacia leĝo kaj estas neakceptebla por la saud-arabia registaro. La saud-arabia registaro decidis revoki sian ambasadoron el Kanado kaj postulis, ke la kanada ambasadoro estas malplaĉa kaj devas iri el Saud-Arabio ene de 24 horoj. Krome, Saud-Arabio frostigis ĉiujn novajn komercajn kaj investajn transakciojn kun Kanado, kaj emfazis, ke ĝi konservas sian rajton pri pluaj rimedoj.

La saud-arabia flugkompanio anoncis tiuvespere, ke ekde tiu tago ĝi ĉesas vendi biletojn por flugoj inter Saud-Arabio kaj Kanado, kaj ekde la 13a de aŭgusto ĝi haltigos ĉiujn flugojn inter la du landoj. La saud-arabia Ministerio de Edukado anoncis, ke 12 000 saud-arabiaj studentoj kaj iliaj familianoj en Kanado estos transigitaj al aliaj landoj.

La kanada Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis komenton en socia komunikilo, esprimante seriozan maltrankvilon pri arestiĝo de aktivuloj pri feminismo kaj homaj rajtoj en Saud-Arabio, kaj urĝante la saud-arabiajn aŭtoritatojn tuj liberigi tiujn homojn.

La usona Ŝtata Departemento diris merkrede, ke la lando efektivigos novajn sankciojn kontraŭ Rusio pro la akuzo pri venenado kontraŭ eksa rusa spiono kaj lia filino.

Laŭ la deklaro publikigita de proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert, Vaŝingtono lunde konstatis, ke la rusa registaro "uzis kemiajn aŭ biologiajn armilojn malobservante internacian leĝon aŭ uzis mortigajn kemiajn aŭ biologiajn armilojn kontraŭ siaj nacianoj". Tio aludis la britan civitanon Sergei Skripal kaj lian filinon Yulia Skripal.

Nauert ankaŭ akuzis Moskvon pri uzo de nerva aganto "Novichok" en intenco murdi ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin