Fakte tia dubo ekzistas jam de longa tempo. En la pasinta jaro, germana ĉefministro Angela Merkel diris en la pintkunveno de Grupo 7: "La epoko, en kiu ni povas fidi unu la alian, jam parte pasis. Sorto devas esti tenata en niaj propraj manoj." En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, kurdoj en la iraka norda landparto ribelis kontraŭ la reĝimo de Bagdado, tiam Usono promesis helpi kurdojn, tamen finfine Usono forlasis ilin. Multaj kurdoj mortis aŭ vundiĝis.
Do, kio estas usona eksterlanda politiko? "Privilegio de Usono" probable estis plej klara kaj rekta respondo en la lastaj jaroj.
Donald Trump anoncis en sia kvara tago sur la posteno de prezidento, ke li retiros Usonon el la Trans-Pacifika Partnereco. Sekve Usono forlasis Parizan Interkonsenton kaj la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando. De la pasinta jaro, Usono retiriĝis el Unesko kaj la Homrajta Konsilio de la UN. Ĉu tia lando, kiu povas rompi sian promeson kaj rifuzi porti respondecon en iu ajn tempo, estas respektinda kaj fidinda? Pri duflankaj rilatoj, ĝia agado estas suspektata. En majo de tiu ĉi jaro, Usono deklaris imposti je aldonaj tarifoj importitajn ĉinajn varojn, malgraŭ sia konsento kun Ĉinio pri haltigo de la komerca milito.
En la diplomatia rondo de Mez-Oriento, cirkulis la frazo: timinde estas esti malamiko de Usono, kaj pli timinde estas esti ĝia amiko.