De kie venas fido de fremdlandaj investantoj pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-08-14 14:36:20     Redaktoro:Yu

Februare, unu monaton antaŭ ol la komerca reprezentanto de Usono publikigis la rezulton de enketo de la sekcio 301, provokante la komercan militon kontraŭ Ĉinio, la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio publikigis la raporton pri komerca medio en Ĉinio. La raporto diris, ke 73% de usonaj entreprenoj en Ĉinio profitis de siaj negocoj en 2017, kaj 74% de ili planis pliigi sian investon en Ĉinio en 2018. Tiuj ĉi proporcioj estis la plej altaj en la lasta jaroj. Krome, proksimume 60% da vizititaj membroj de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio rigardis Ĉinion kiel unu el la tri plej preferataj cellokoj de investado; 46% da vizititaj membroj opiniis, ke Ĉinio pli larĝe malfermos sian merkaton al fremdlandaj investantoj, kaj 62% da vizititaj membroj kredis, ke en la pasintaj kvin jaroj plialtiĝis la travidebleco de la ĉina registaro en politikfarado kaj komunikado. La raporto pruvis, ke la plejparto de usonaj entreprenoj en Ĉinio estis optimismaj pri la ĉina merkato.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Ministerio de Komerco, 29 591 fremdlandaj entreprenoj estis fonditaj en Ĉinio en la unua duono de la kuranta jaro, je 96,6% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro. La negativa influo de la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono evidentiĝos nur post iom da tempo, tamen la donitaĵoj montris, ke malgraŭ la komerca milito, fremdlandaj investantoj ankoraŭ fidas la ĉinan merkaton ĉefe pro jenaj kialoj. Unue, Ĉinio havas la ŝancon de integra kresko de produkto kaj konsumo. Due, Ĉinio havas avantaĝon de tutindustria ĉeno. Trie, la grandskala produktkapablo de Ĉinio kaj la noviga kapablo de evoluintaj landoj estas komplementaj. Kvare, la influo de la komerca milito ankoraŭ ne evidentiĝis, tamen ĝenerale, la modera reprosperigo de la monda ekonomio liveras al Ĉinio favorajn eksterajn kondiĉojn por altiro de fremdlanda investado. Krome, Ĉinio pli larĝe malfermos sian merkaton al la ekstero per efektivaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin