Kreskis kvanto kaj kvalito de fremdaj investoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-08-20 19:15:50     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj nove publikigitaj de la Ministerio de Komerco montris, ke en la unuaj sep monatoj de la kuranta jaro en Ĉinio, 35 239 fremdlandaj entreprenoj estis fonditaj kaj 496,71 miliardoj da juanoj da fremdaj investoj estis uzataj respektive je 99,1% kaj 2,3% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro. En junio 5 648 fremdlandaj entreprenoj estis fonditaj en Ĉinio kaj 50,42 miliardoj da juanoj da fremdaj investoj estis uzataj respektive je 113,1% kaj 14,9% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro.

Laŭ la kvanto, vi povas vidi, ke la enfluo de fremdaj investoj stabile kreskis. Sed pli grave estas, ke la kvalito de fremdaj investoj plialtiĝis. Ili iom post iom turniĝis de malalt-aldonvalora prilaborado al altteknologia fabrikado. La freŝaj donitaĵoj de la Ministerio de Komerco montris ankaŭ, ke en la antaŭaj sep monatoj, la altteknologia industrio de Ĉinio uzis fremdajn investojn je 7,5% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro.

Sub la komerca milito provokita de Usono kaj kompleksa internacia ekonomia situacio, Ĉinio ankoraŭ akiris bonan rezulton en uzado de fremdaj investoj. Do, kio estas la kaŭzo?

Unue, daŭre pliboniĝis la komerca medio kaj reduktiĝis restriktoj al fremdaj investoj en Ĉinio. Due, Ĉinio havas avantaĝon de unika industria ĉeno, kapablon de grandskala produktado kaj merkatan avantaĝon. Krome, Ĉinio estas rezoluta pri pli larĝa pordmalfermo al la ekstero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin