Ĉina inteligenta poŝtelefono Huawei okupis 24.6% en rusa merkato

(GMT+08:00) 2018-08-20 17:15:46     Redaktoro:Pluveta

 

Laŭ la plej nova statistiko pri la enketo al detalaj vendistoj de inteligentaj poŝtelefonoj en Rusio, en ĉi-jara junio, ĉina inteligenta poŝtelefono Huawei okupis 24.6%, la unuan lokon, en rusa merkato. En la komencaj 6 monatoj de 2018, la vendsumo de ĉini-produktitaj poŝtelefonoj en Rusio multiĝis je 50%. Inter ĉiu trio da inteligentaj poŝtelefonoj venditaj en la lando, ekzistas unu farita de Ĉinio. En la unuaj 6 monatoj de 2017 ĉinaj markoj de poŝtelefonoj okupis nur kvaronon en rusa merkato, kaj post nur unu jaro, ili atingis trionon.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin