Tarifoj vundas ankaŭ usonajn entreprenojn

(GMT+08:00) 2018-08-22 19:14:42     Redaktoro:Yu

La oficejo de la usona komerca reprezentanto lunde komencis sestagan publikan aŭskultadon pri planitaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj.

Bob Margevicius, membro de direkcio de la Usona Asocio de Liverantoj de Biciklaj Produktoj, diris en la publika aŭskultado, "Ĉu vi memoras, kiel ekscite estis, kiam vi ricevis sian unuan biciklon?" Li diris, ke biciklo estas ne nur fera framo kaj du radoj, sed ankaŭ la fonto de libereco kaj deirpunkto de plenaĝeco, ĉar por multaj plenkreskuloj, ĝi estas maniero de veturo kaj ankaŭ bona medikamento al sana vivo. Li aldonis, ke li petas, ke tiel simpla ĝojo ne estu kanonfuraĝo de la komerca milito.

Al usonaj firmaoj estas du manieroj por eviti negativan influon de la aldonaj faritoj: serĉi imunecon aŭ peti la registaron rezigni la aldonajn tarifojn kaj solvi komercajn disputojn per intertraktado. Sed la vojo al inuneco estas malebena. Ekde majo, usonaj firmaoj prezentis pli ol 20 000 peticiojn, sed ĝis nun la Departemento de Komerco aprobis neniun el ili, ĉar ĝi kredis la kialon donitan de du grandaj usonaj ŝtalaj fabrikantoj, ke la tarifoj povas eksciti enlandan ŝtalan produktadon. Sed tio ne povas certigi justecon, ĉar ŝtalaj fabrikantoj kompreneble esperas vidi neniom importon de ŝtalaj produktoj.

Fakte tiuj protestoj kaj proponoj estas tute vanaj. Jam en la fino de julio, kiam okazis publika aŭskultado pri tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 16 miliardoj da usonaj dolaroj, 82 reprezentantoj faris paroladojn, kaj nur ses el ili konsentis pri la aldonaj tarifoj. Simple dirite, ke pli ol 90% de la partoprenantoj oponis la planitajn tarifojn. Malgraŭ tio, la usona registaro ankoraŭ obstine decidis kolekti tarifojn de ĉinaj varoj.

Tial oni ne devas metis tro grandan esperon sur la oponon de la usona komerca rondo. La usona registaro plej probable aplikos aldonajn tarifojn kontraŭ ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj ekde septembro malgraŭ la opono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin