Fokusoj de la Semajno (Aug. 24)

(GMT+08:00) 2018-08-23 17:11:21     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Eksa ĝenerala sekretario de la Unuiĝinta Nacioj, Kofi Annan, mortis sabate en hospitalo en Svislando. Ganaaj komunikiloj raportis, ke la eksa ĉefo de la UN kaj Nobelpremio pri la paco mortis en la aĝo de 80 jaroj post mallonga malsano.

Annan kaj la UN estis kunricevintoj de la Nobelpremio pri la Paco por 2001. La premio estis aljuĝita al li pro liaj klopodoj por revigligo de la UN kaj prioritatigo de homaj rajtoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres pro la forpaso de Annan. Xi esprimis profundan funebron pri Annan kaj sinceran kondolencon al lia familiano kaj la UN. Xi diris en la kondolenca mesaĝo, ke Annan estis malnova amiko de la ĉina popolo, kaj ke kunlaboro inter Ĉinio kaj la UN estis amplekse fortigita dum lia servodaŭro. Xi aldonis, ke Annan kiel monde konata internacia aktivulo ĉiam rekomendis multflankecon, akcelis plifortigon de la rolo de la UN kaj faris gravan kontribuon al la paco kaj disvolvado de la mondo.

Ĉefministro Li Keqiang okazigis intertraktadon kun vizitanta malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad lunde en Pekino, dirante, ke Ĉinio laboros kun Malajzio por levi najbaran amikecon al nova alto.

Li diris, ke Ĉinio kaj Malajzio estas forte komplementaj ekonomie kaj havas grandan potencialon por kunlaboro. Ĉinio volas pli bone integri la iniciaton Zono kaj Vojo kun la disvolva strategio de Malajzio, kaj samtempe ĝi akcelos la duflankan industrian kunlaboron kaj konstruadon de industriaj parkoj kaj plifortigos kunlaboron en ekonomio, komerco, investado, agrikulturo, fiŝkaptado kaj transporta infrastrukturo. Li diris, ke Ĉinio importos pli multajn altkvalitajn malajziajn produktojn por kontentigi la bezonojn de enlandaj konsumantoj, plialtigos la nivelon de komerca faciligo kaj instigos fortajn kaj prestiĝajn kompaniojn de la du landoj grandigi dudirektan investadon. Li aldonis, ke Ĉinio volas esplori novan kunlaboron kun Malajzio en la kampoj de scienca kaj teknologia novigo, aŭto, financo kaj elektronika komerco.

Mahathir diris, ke Malajzio esperas lerni la sperton de Ĉinio kaj plaltigi la nivelon de duflanka kunlaboro en elektronika komerco kaj novigado.

La saman tagon, la du flankoj publikigis komunan deklaron, dirante, ke Ĉinio kaj Malajzio, starantaj ĉe novaj historiaj momentoj de sia respektiva nacia disvolviĝo, estas optimistaj pri la perspektivo de siaj duflankaj rilatoj.

Ĉinio kaj Salvadoro subskribis komunan komunikaĵon marde en Pekino pri establo de diplomatiaj rilatoj.

Lunde vespere laŭ loka tempo, salvadora prezidento Salvador Sánchez Cerén faris televidan paroladon al la tuta lando, dirante, ke li estas firme konvinkita, ke la establo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas ĝusta paŝo kaj konformas al internacia leĝo kaj principoj de internaciaj rilatoj kaj adaptiĝas al la neinversigebla tendenco de la epoko.

Sánchez anoncis en la parolado, ke tiutage estis starigitaj diplomatiaj rilatoj inter Salvadoro kaj Ĉinio. Li diris, ke la salvadora registaro faris tiun ĉi decidon post zorgema analizado de enlanda kaj internacia situacio. Salvadoro rekonas la principon pri unu Ĉinio kaj agnoskas, ke la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura leĝa registaro reprezentanta la ĉinan popolon, kaj Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin