Kiujn fortajn rimedojn prenos Rusio por reagi al novaj sankcioj de Usono?

(GMT+08:00) 2018-08-23 19:03:03     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede diris, ke la novaj usonaj sankcioj kontraŭ Rusio estas kontraŭefikaj kaj sensencaj. Li atentigis la usonan registaron, ke tiu ĉi politiko estas destinita al fiasko, kaj Usono devas revenigi la duflankajn rilatojn al normala kunlaboro. Marde, Usono komencis novajn sankciojn kontraŭ Rusio. La listo de sankcio inkluzivas plurajn rusajn entojn, individuojn kaj ŝipojn. Iliaj aktivecoj en Usono estas frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al komerco kun ili. Tiuj entoj, individuoj kaj ŝipoj submetitaj al sankcioj estas suspektataj pri malicaj retaj agadoj, helpo al aliaj entoj enigitaj en la liston de usonaj sakcioj, kaj transigo de rafinita petrolo al ŝipo kun la flago de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Ekonomikistoj ĝenerale opiniis, ke longtempaj kaj kontinuaj sankcioj de Usono kaj eŭropaj landoj kontraŭ Rusio estas unu el la plej gravaj malfaciloj alfrontataj de la rusa ekonomio. En tiu ĉi longtempa batalo, Rusio portempe ne kapablas rekte kontraŭbati Usonon ekonomie, sed laŭ la lastatempa sinteno de Putin kaj serio da movoj de Rusio, Putin preparas fortajn kontraŭrimedojn por plenumi sian promeson al la viĉdonantoj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lastatempe dum renkontiĝos kun sia turka paralelulo Mevlut Cavusoglu, ke la usonaj sankcioj kontraŭ aliaj landoj fine vundos la pozicion de usona dolaro kiel mono por internacia kontreguligo. En la lastaj du semanjnoj en malsamaj okazoj, kelkaj rusaj altranguloj emfazis, ke Rusio pli multe uzos sian monon por kontreguligo en internacia komerco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin