Fokusoj de la Semajno (Aug. 31)

(GMT+08:00) 2018-08-31 09:51:57     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun vizitanta eburborda prezidento Alassane Ouattara ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino. La du ŝtatestroj konsentis puŝi la ĉina-eburbordajn rilatojn al pli alta nivelo kaj realigi reciprokan profiton kaj kungajnon.

Xi diris, ke la ĉina flanko aprezas la persiston de Eburbordo en la politiko de unu Ĉinio, firme apogas la klopodojn de Eburbordo por konservado de suvereneco, sekureco kaj disvolvaj rajtoj kaj interesoj, kaj subtenas la eburbordan elekton de disvolva vojo taŭga al la naciaj kondiĉoj. Xi rimarkigis, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro estas grava helico de ĉina-eburbordaj rilatoj, kaj ke la du flankoj devas preni la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kiel oportunon por integri disvolvajn strategiojn kaj akceli altkvalitan kaj daŭripovan komunan disvolvadon.

Ouattara diris, ke lia lando plene subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo, proponitan de prezidanto Xi, kaj volas aktive partopreni en ĝi kaj puŝi la membrojn de la Okcident-Afrika Ekonomia kaj Mona Unio aliĝi al ĝi. Li aldonis, ke Eburbordo alte taksas la rolon de Ĉinio en multflankaj aferoj por protekto de la rajtoj kaj interesoj de evoluantaj landoj kaj dankas Ĉinion por ĝia longtempa subteno al afrikaj landoj kaj aktiva partopreno en la packonserva agado de la UN en Afriko.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis la reviziitajn 142-klaŭzajn reglamentojn pri disciplina sankcio de la KPĈ, postulante ĝian plenan efektivigon.

Avizo publikigita de la Centra Komitato de la KPĈ diris, ke la reglamentoj enkondukitaj unue en oktobro de 2015 ludis ŝlosilan rolon en protekto de la Statuto de la KPĈ kaj aliaj enpartiaj reglamentoj, certigo de enpartia disciplino kaj praktiko de strikta memregado de la partio.

La avizo diris, ke revizio farita post la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ metis disciplinon en la ĝeneralan strategion de la partia konstruado en la nova epoko, kaj estis aldonita enhavo rilata kun disciplino en la Statuso de la KPĈ. Ĝi diris, ke la reglamentoj plene efektivigas la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko kaj la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Ĉi tiu jaro markas la 5an datrevenon de la iniciato Zono kaj Vojo. En la pasintaj jaroj ĝi ricevis pozitivan respondon kaj vastan partoprenon de la tuta mondo. La kerna ideo de komuna konstruado kaj kundivido de la Zono kaj Vojo estis skribita en dokumentojn de atingoj de la UN kaj aliaj gravaj internaciaj mekanismoj. Jam 103 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kun Ĉinio 118 interkonsentojn de kunlaboro pri la iniciato Zono kaj Vojo.

Ning Jizhe, estro de la Nacia Buroo de Statistikoj kaj ĝenerala vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris lunde en gazetara konferenco, ke esenca progreso estis farita en serio da projektoj de kunlaboro inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Li diris, ke ĝis junio de la kuranta jaro, la totala kvanto de la komerco de Ĉinio kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al pli ol 5 000 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la totala eksterlanda investo de Ĉinio superis 70 miliardojn da usonaj dolaroj. Krome, Ĉinio investis pli ol 20 miliardojn da usonaj dolaroj por konstrui eksterlandajn regionojn de ekonomia kaj komerca kunlaboro en landoj laŭ la Zono kaj Vojo, kreante proksimume 100 000 laborpostenojn por tiuj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin