Komuna protekto de multflankeco estas aparte grava por Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2018-09-05 18:42:28     Redaktoro:Yu

Franca prezidento Emmanuel Macron diris, ke internacia multflankeco kaj la disvolvado de la Eŭropa Unio alfrontas senprecedencan krizon. Protektismo profunde enradikiĝis en la registaro de Trump. Li diris, ke gvidantoj de Francio, Germanio kaj la EU iris al Usono por konsiliĝo, kaj li mem starigis privatajn kontaktojn kun usona prezidento Donald Trump, sed ĉio estis tute vana. Ĉar Trump ne povas teleri, ke la EU tro multe profitis de sia komunikado kun Usono. Krome, Usono embarasis Eŭropon ankaŭ rilate demandojn de la irana nuklea interkonsento kaj klimatŝanĝiĝo. La agoj de Usono surprizis eŭropajn gvidantojn. Ili estas maltrankvilaj pri tio, ke Usono kvazaŭ traktus ilin kiel malamikojn.

Lastatempe en kunveno de francaj diplomatiaj senditoj al fremdaj landoj, Macron tritikis usonan prezidenton Trump pri liaj unuflankaj agoj. Samtempe li ankaŭ klarigis sian neceson subteni dialogon kun Trump. Li konfirmis la aktivan partoprenon de Ĉinio en multflankeco, tamen li konjektis, ke Ĉinio havas sian propran ideon pri multflankeco.

Antaŭenigi multflankecon fariĝas la kreskantan enhavo da diplomatia agado de Frncio kaj la EU. Ĉinio kaj la EU ambaŭ volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en protekto de internacia multflankeco kaj raciaj reguloj. Estas grave, ke la du flankoj devas unue akceli reciprokan konfidon kaj komprenon kaj preni pli da kunordigitaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin