Fokusoj de la Semajno (Sep. 07)

(GMT+08:00) 2018-09-07 10:53:57     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Deklaracio kaj agadplano estis adoptitaj marde en la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en la Granda Popola Halo en Pekino.

La Pekina Deklaracio – Cele al Pli forta Ĉina-Afrika Komunumo kun Komuna Estonteco kaj la Agadplano de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (2019-2021) estis adoptitaj en la du-faza rondtabla kunveno, prezidita respektive de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, kunprezidanto de la forumo.

Xi diris, ke la pintkunveno en la lastaj du tagoj ripetis la alvokon por ĉina-afrika kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo. La gvidantoj unuanime decidis konstrui la ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco, kiu sin ŝarĝas per komuna respondeco, serĉas kungajnan kunlaboron, donas feliĉon al ĉiuj, ĝuas komunan kulturan prosperon, certigas komunan sekurecon kaj akcelas harmonion inter la homo kaj la naturo. Xi diris, ke ili unuanime adoptis la rezultajn dokumentojn de la pintkunveno, montrante la direkton por la disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj. Li diris, ke ili konsentis disvolvi la Forumon pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en markon de ĉina-afrikaj solidareco kaj kunlaboro, kaj ankaŭ standardon, kiu gvidas internacian kunlaboron kun Afriko sub la principo de konsiliĝo, kunlaboro kaj profito al ĉiuj. Li aldonis, ke ili decidis firme subteni malferman mondan ekonomion kaj la multflankan komercan sistemon kaj oponi protektismon kaj unuflankecon.

Raportisto informiĝis el la ĉina Ministerio de Komerco, ke Ĉinio kaj Maŭricio dimanĉe finis la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento, kiu estos la unua liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj afrika lando. La du flankoj sin preparos por subskribo de la interkonsento.

Ĉina vicministro pri komerco Gao Yan kaj maŭricia ministro pri eksterlandaj aferoj, regiona integreco kaj internacia komerco Seetanah Lutchmeenaraidoo dimanĉe subskribis memorandon de kompreno pri la fino de la intertraktado inter Ĉinio kaj Maŭricio, kio markis la oficialan finon de la intertraktado.

En decembro de 2017, la du flankoj komencis la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento, la unua tiuspeca inter Ĉinio kaj afrika lando. Post longtempa interkonsiliĝo, la du flankoj akordiĝis pri ĉiuj enhavoj de la liberkomerca interkonsento ĵaŭde en Pekino. La intertraktado atingis la ampleksan, altnivelan kaj reciprokprofitan celon. La amplekso tuŝas varkomercon, servokomercon, investadon, ekonomian kunlaboron kaj aliajn kampojn.

Speciala sendito de sudkorea prezidento diris ĵaŭde post sia vizito al Pjongjango en merkredo, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) reasertis sian firman sindevontigon al la kompleta sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Chung Eui-yong, la plej alta konsilisto de prezidento Moon pri nacia sekureco, kiu gvidis kvin-membran delegacion al Pjongjango, diris en gazetara konferenco, ke la plej alta gvidanto de la KDPR reasertis sian firman sindevontigon al la sennukleigo de la duoninsulo en sia renkontiĝo kun la sud-korea speciala delegacio.

Chung kaj kvar aliaj delegitoj renkontiĝis kun Kim merkrede en Pjongjango dum sia unu-taga vizito kiel specialaj senditoj, transdonante leteron de Moon al la gvidanto de la KDPR.

Chung diris, ke la gvidanto de la KDPR esprimis sian volon al strikta kunlaboro kun Usono kaj Sud-Koreio por la kompleta sennukleigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin