Rekomendu lokajn produktaĵojn de via hejmloko al Ĉinio!

(GMT+08:00) 2018-09-13 15:18:28     Redaktoro:Li

De la 5a ĝis la 10a de novembro okazos la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, Ĉinio. De hodiaŭ ni havos la interagan aktivadon "Indiĝenaj Produktaĵoj el Ĉiuj Landoj".

Ĉiu lando havas siajn proprajn produktaĵojn, nun grandkvanto da eksterlandaj produktaĵoj jam estas importitaj al Ĉinio. Sed ankoraŭ multajn eksterlandajn produktaĵojn nekonas la ĉinoj. Nun, estas tempo por vi rekomendi la bonajn produktaĵojn al ni, vi fariĝos proparolanto de ili. Vi povos rekomendi ilin per FOTOJ, VIDEOJ kaj REKTA DISSENDO.

Demando: Kiel partopreni en la aktivado?

Rsepondo: Bonvolu sendi FOTOJN, VIDEOJN kaj REKTAN DISSENDON al nia retpoŝto espradio@cri.com.cn, aŭ al nia oficiala FACEBOOK @Ĉina Radio Internacia.

Demando: Kion mi povas rekomendi?

Respondo: Ĝenerale, ne ekzistas limigo por rekomendi, vi povas rekomendi ion ajn, kion vi volas. Tamen ni havas por vi jenan produktoliston, kiu servas nur kiel konsultindaĵo:

>>> Elektraj Hejmaj Aparatoj kaj Elektronikaĵoj

 

>>>Vestoj

>>> Ĉiutagaj Bezonaĵoj

>>>Aŭtoj

>>> Intelektaĵoj

 

>>>Manĝaĵoj

>>>Agrikulturaj Produktoj

>>>Medicinaj Aparatoj kaj Medikamentoj

>>>Komerca Servo

ktp……

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin