Kion mondo povas vidi, rigardante Ĉinion en granda alteco?

(GMT+08:00) 2018-09-17 15:49:39     Redaktoro:Yu

Ĉina Disvolva Forumo 2018 inaŭguriĝis dimanĉe en Pekino. Proksimume 800 gastoj el komercaj kaj akademiaj rondoj kaj registaraj institucioj de Ĉinio kaj fremdaj landoj diskutas pri pluaj paŝoj de Ĉinio por reformo kaj pordmalfermo. Pieter Bottlier, profesoro el la usona universitato Johns Hopkins, iama ĉefreprezentanto de la Monda Banko al Ĉinio, diris, ke li ne estis en Ĉinio jam de pli ol 20 jaroj, kaj lia vidpunkto kiel rigardo al Ĉinio en granda alteco estas liveri internacian perspektivon.

Kion la mondo povas vidi, rigardante Ĉinion en granda alteco? Unue oni povas vidi la atingon kaj memfidon de Ĉinio. En la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio memvole sin integris al la mondo kaj akiris rimarkindan atingon. Robert Bruce Zoellick, eksa prezidanto de la Monda Banko, diris, ke ili vidis tre rimarkindan atingon de Ĉinio, kaj li opinias, ke ĉiuj ĉeestantoj de la forumo devas esti tre fieraj pri la historia atingo de Ĉinio. Li diris, ke tio estas la plej grandioza movado por redukto de malriĉeco en la monda historio, kaj li admiras la klopodojn kaj decidon de la ĉina popolo.

Zoellick diris, ke Ĉinio alfrontos tri defiojn en la pluaj reformo kaj pordmalfermo, inkluzive de realigo de daŭripova kaj inkluziva kresko. Li menciis la demandon pri kontribuo de ĉinaj privataj entreprenoj al la ekonomia disvolvado. Ĉinaj privataj entreprenoj konsistigis pli ol 70% da kontribuo al la ekonomia disvolvado. Sed en la lastaj jaroj, pro granda premo de ekonomia malsupreniro kaj la ŝanĝiĝema internacia situacio, tiuj privataj entreprenoj renkontis la demandon de botelkolo dum sia transiro al altkvalita disvolvado. Sed malgraŭ tio, ili ankoraŭ okupas duonon de la ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin